Fulmosnukero

La fulmosnukero estas varianta ludo de la snukero. Ĝi estis inventita en fino de la 20-a jarcento, onidire pro sportaj televidaj kanaloj, sed en la komenca fazo la nova sportobranĉo havis alian nomon en la angla lingvo. Ja ilia intereso estas tiuj sportoj, kiuj havas proksimume difinitajn tempojn. (Memoru: la origina snukero daŭras foje malpli ol 10 minutojn, foje pli ol horon.)

Fulmosnukero
emblemo
ripetiĝanta sporta evento
Branĉoj• 2011 Snooker Shoot-Out
• 2012 Snooker Shoot-Out
• 2013 Snooker Shoot-Out
• 2014 Snooker Shoot-Out
• 2015 Snooker Shoot-Out
• 2016 Snooker Shoot-Out
• 2017 Snooker Shoot-Out
• 2018 Snooker Shoot-Out
• 2019 Snooker Shoot-Out
• 2020 Snooker Shoot-Out
• 2021 Snooker Shoot Out
• 2022 Snooker Shoot Out
• 2023 Snooker Shoot Out
• 2023 Snooker Shoot-Out (2) vd
Fondita en1990
vdr
La komenca puŝo

La reguloj

La reguloj plejparte estas samaj, kiel en la origina snukero. Oni uzas la saman tablon kun samaj globoj.

La plej gravaj diferencoj:

  • La du ludantoj ludas nur unufoje. Tiu matĉo determinas la venkon. Unue ambaŭ ludantoj samtempe puŝas globon de la starta linio. Tiuj globoj devas repuŝiĝi de la kontraŭa muro kaj laŭeble necesas reveni al la komenca muro. Kies globo estas pli proksime al la komenca muro, tiu ludanto elektas aŭ starton aŭ transdonas la rajton al la alia ludanto.
  • Unu matĉo daŭras nur 10 minutojn kaj ne pli. En la unuaj 5 minutoj la ludanto devas puŝi la globon malpli, ol dum 15 sekundoj, poste dum 10 sekundoj. La 10 minutoj enhavas ankaŭ tempon de la arbitraciisto (remeto de la globo).
  • Ĉiu globpuŝo devas rezulti validan falon de definitiva globo, kaze de tiu la ludanto povas daŭri la ludon. Se ne falas en la truon ĝusta globo, almenaŭ aŭ la blanka, aŭ la puŝita globo devas tuŝi muron. Se tio ne okazas, estas juĝita 5 eraraj poentoj kaj la alia ludanto devas meti la blankan globon sur la tabulon en favoran situon kaj tiel li/ŝi puŝos la globon. Pro tiu grava regulo ne povas okazi plena defenda strategio dum la ludo. Post 10 minutoj tiu ludanto venkas, kiu havas pli da poentoj. Tamen se la rezulto estas egala, poste la du ludantoj alterne puŝas la bluan globon al la kontraŭa poŝo, se iu maltrafas, tiu malvenkas.
  • Dum ludo ambaŭ ludantoj staras, eĉ mankas foteloj por la ludantoj. Nature la ne puŝanta ludanto devas stari tiel, ke ne ĝenu la alian ludanton.
  • Dum ludo la publiko rajtas krii, brui, kiel ekzemple dum bokso.

Interesaĵoj

Pro la reguloj la venkanta ludanto povas kolekti averaĝe proksimume 30-40 poentojn. Kolekti cent poentojn estas tre malofte. Tamen en 2023 rekordo naskiĝis, oni atingis la maksimumon (147 poentoj).

Fontoj

  • WikiTrans