Futura junulo Konan

Futura junulo Konan (japane: 未来少年コナン [miraiŝōnen Konan]), estas sciencfikcia animacia sagao produktita de Nippon Animation sub lareĝisorado de Mijazaki Hajao. Tiu sagao aperis unue kiel televida serio kaj konsistas el 26 epizodoj daŭrantaj po 29 minutojn (inkluzive epizodajn muzikajn malfermon kaj finon) en la japana televida kanalo NHK, kiu disradiis ĝin ekde la 4-a de aprilo 1978 ĝis la 31-a de oktobro 1978.

Futura junulo Konan
animea televida serio
Originala titolo未来少年コナン
Originala lingvojapana lingvo
Origina landoJapanio
Ĝenrodrama animeo kaj mangao, science fiction anime and manga, aventura animeo kaj mangao
ReĝisoroMiyazaki Hayao
Muziko deShin'ichirō Ikebe
Amplekso
Sezonoj1
Epizodoj26
Daŭro sen reklamoj25
Elsendo
Elsendita4 apr. 1978 – 31 okt. 1978
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr
"Futura junulo Konan"
animea televida serio
Originala titolo未来少年コナン
[Miraiŝōnen Konan]
ProduktadlandoJapanio
Originala lingvojapana
Kina aperdato1978
Daŭro26 epizodoj, po 29 minutoj
Ĝenrosciencfikcia animeo
Reĝisoro(j)Mijazaki Hajao
Laŭ la verko deAleksander Kej
Muziko deIkebe Ŝiniĉiro
Produktinta firmaoNippon Animation, NHK
IMDb
vdr

Tiu filmo estas unu el la unuaj grandaj verkoj de la fama reĝisoro Mijazaki Hajao, kiu reĝisoris la tutan serion. Mijazaki dezajnis ankaŭ la karakterojn kune kun Ocuka Jasuo, mem desegnis la skizojn por 10 epizodoj kaj kune kun alia artisto — por aliaj 6 episodoj.

Ankaŭ multaj aliaj famaj artistoj kunlaboris en tiu filmo, kiel Hajakaŭa Kejĝi (kun-reĝisoro de 16 epizodoj, skizoj), Takahata Isao (kun-reĝisoro en 2 epizodoj, skizoj) kaj Tomino Joŝijuki, Okuda Sejĝi, Iŝiguro Noboru kaj Suzuki Takajoŝi (skizoj). La muzikon por la filmo komponis Ikebe Ŝiniĉiro. La rakonto de la filmo sekvas la novelon "The Incredible Tide" de Aleksander Kej.

Intrigo

La filmo (aperinta en 1978) rakontas pri la malproksima futuro, julion 2008 — tempon, kiam la homaro estas minacata de forpereo.Detrua milito inter la grandaj nacioj uzantaj ultramagnetajn armilojn jam okazis kaj difektegis la terkruston tiel, ke la tera akso kliniĝis, la kvin kontinentoj disŝiriĝis kaj malaltiĝis ĝis sub marnivelo.

La provo de grupo de homoj fuĝi en la kosmon malsukcesis, kaj iliaj kosmoŝipoj refalis Teren. Nur unu el tiuj eskapis neniigon kaj falis sur malgrandan insulon, kiu mirakle pluekzistis. Nemultaj ŝiprompuloj tie loĝigis la insulon, konstruante malgrandan kolonion.

En la socio de tiuj postvivantoj naskiĝis knabo, nomata Konan, nova radieto de espero sur la Tero. Dek unu jarojn poste preskaŭ ĉiuj postvivantoj estas mortintaj. Nur Konan kaj lia "avo" ankoraŭ vivas sur la insulo. Kiam iutage Konan ektrovas svenintan knabinon, nomatan Lana, kuŝantan sur la plaĝo, por ambaŭ komenciĝas granda aventuro.

Ĉefaj roluloj

Konan (コナン [konan], angle: Conan)

La protagonisto de la filmo, 11-jaraĝa knabo, kiu kunvivas sur la insulo "Nokosareĝima" (laŭvorte: Postrestita Insulo) kun sia "avo". Konan estas nekredeble forta kaj posedas telepatian afinecon al Lana.

Lana (ラナ [rana], angle: Lana)

Lana estas la unua homo kiu de ekstere venas al "Nokosareĝima", kaj la unua knabino, kiun Konan vidis. Lana estas la nepino de d-ro Lao. Lepka volas uzi ŝin por devigi doktoron Lao malkaŝi la sekreton de la suna energio. Lana posedas telepatian talenton kaj povas komuniki kun la mevo Tikki kaj senti la ĉeeston de sia avo en la malproksimo. Ŝi venas el "Hajhaba" ([haihābā], laŭvorte: Alta Haveno).

Avĉjo (おじい [oĝī], angle: Grandpa)

La "avo" de Konan, kies preciza grado de parenceco al Konan ne estas klara, ĉar li mem diras, ke la patrino de Konan mortis baldaŭ post la naskiĝo kaj poste la tuta kolektivo kune zorgis por Konan.

Monsli (モンスリー [monsurī], angle: Monsley)

Monsurī, juna komandantino de la armeo de "Industria", estas la dua ne-insulano, kiun Konan ekvidas. Ŝi obeas al ordonoj de Lepka kaj, kiel pilotino de la flugboato "Falko", ŝi helpas kapti fuĝintan Lana-n. Poste ŝi komandas la invadon de Hajhaba. Sed finfine ŝi kontraŭstaras al Lepka kaj iĝas aliancanino de Konan.

Ĝimsi (ジムシー [ĝimuŝī], angle: Jimsy)

Ĝimsi estas sovaĝa knabo, kiu loĝas sole en "Plastika insulo", la unua insulo, al kiu Konan alvenas. Post mallonga batalo inter ili Ĝimsi iĝas la unua kaj fida amiko de Konan kaj helpas al Konan liberigi Lana-n. Ĝimsi estas ekstraordinara ĉasisto kaj estas primare movigata de sia malsata stomako.

Dajs (ダイス [daisu], angle: Dyce)

Dajs estas civitano de "Industria" kaj la ŝipestro de la velŝipo "Barakuda". Antaŭ la nuna rakonto li havis ordonon alporti Lana-n, kiel kaptitinon de Hajhaba al "Industria", sed pro kompato li estis lasinta ŝin eskapi. Komence Dajs estas preskaŭ komika pragmatulo, sed proksimume je la fino ankaŭ li iĝas aliancano de Konan.

Lepka (レプカ [repuka], angle: Lepka)

Kiel registarestro de "Industria", Lepka teorie estas sub la disponado de la Alta Konsilio de "Industria", kiu konsistas el grupo de altrangaj sciencistoj. Sed li intencas realigi sian propran fiplanon kaj faras sin diktatoro; li estas la granda fiulo de la filmo kaj la antagonisto al Konan. Lepka strebas posedi la sekreton de la suna energio por aktivigi siajn armilajn sistemojn por regi super la tuta tero.

Doktoro Lao (ラオ博士 [rao-hakase], angle: Dr. Lao)

Lao estas avo de Lana kaj komence membro de la Alta Konsilio de "Industria". Eksciinte la intencojn de Lepka, li estis fuĝinta kaj malaperinta. Li volas permesi uzi la sunan energion, kies sekreton nur li scias, nur por pacemaj celoj, kaj volas, ke la popolo de "Industria" forĵetu siajn armilojn kaj komencu novan vivon.

Animea televida serio

"Futura junulo Konan" estis unue disradiata en Japanio de la ŝtata televido NHK TV network ekde la 4-a de aprilo ĝis la 31-a de oktobro 1978, ĉiufoje marde vespere 19:30 — 20:00, Poste refoje en decembro 1979 kaj marto/aprilo 1980. Poste, kelkajn fojojn en la satelitaj televidaj kanaloj kaj fine Animax tradukis kaj voĉtradukis ĝin en la anglan, tradukante titolon, kiel Conan, the Boy in Future. Dumtempe tiu televida serio estas tradukita en plurajn lingvojn, inkluzive la korean, Mandarinon, la francan, la hispanan, la italan, la portugalan kaj la araban. Nun ĝi estas disradiita en multaj landoj en Sudorienta Azio, Eŭropo, Latinida Ameriko kaj en arabaj landoj.

Produkto de

  • Originala rakonto: Aleksander Kej (The Incredible Tide)
  • Planado kaj produkto: Nippon Animation
  • Realiganta produktanto: Motohaŝi Koiĉi
  • Produkta manaĝero: Takakuŭa Micuru
  • Planado: Sato Ŝōĝi
  • Produktantoj: Nakaĝima Ĝunzo, Endo Ŝigeo
  • Skribo: Nakano Kenŝo / Joŝikaŭa Soĝi / Kurumi Tecu
  • Muziko: Ikebe Ŝiniĉiro
  • Dezaijno de la karakteroj: Mijazaki Hajao / Ocuka Jasuo
  • Ĉefa animiga direktoro: Ocuka Jasuo
  • Artodirektoro: Jamamoto Nizo
  • Sonodirektoro: Ŝiba Ŝigeharu
  • Skizoj: Mijazaki Hajao (ep. 1—4,8,12,15—19,22—26), Hajakaŭa Kejĝi (ep. 3,4,8,12,15), Takahata Isao (ep. 7,9,10,13,20), Okuda Sejĝi (ep. 5,6), Tomino Joŝijuki (ep. 14,21), Iŝiguro Noboru (ep. 11), Suzuki Takajoŝi (ep. 17)
  • Animigo-kontrolulo: Maeda Hidemi
  • Malantaŭoj: Atorie Roke, Takano Masamiĉi, Abe Tajsaburo, Kasahara Ĝunĝi
  • Fotografaĵo: Tokyo Animation Firm, Kaneko Hitoŝi, Ŝimizu Masatacu
  • Redaktoro: Sejama Takeŝi
  • Filmo-rivelado: Tojo Genzoŝo
  • Efektoj: Iŝida Hidenori
  • Sono-registrado: Kuŭabara Kunio
  • Sono-produkto: Omnibus Promotion
  • Sono-studio: Cinebeam
  • Kunlabora reĝisoro: Hajakaŭa Kejĝi
  • Asistantaj reĝisoroj: Suzuki Takajoŝi, Baba Keniĉi
  • Produkta asistantoj: Hosoda Nobuaki (ep. 1—26), Hoŝiide Kazuhiko, Takeuĉi Koĝi, Uĉijama Ŝuĝi, Kanda Joŝimasa
  • Koloro-kontrolulo kaj koloro-dezajno: Jasuda Miĉijo
  • Episodaj reĝisoroj: Mijazaki Hajao (ep. 1—26), Hajakaŭa Kejĝi (ep. 11—26), Takahata Isao (ep. 9,10)
  • Reĝisoro: Mijazaki Hajao
  • Produktado: Nippon Animation, NHK

Temaj kantoj

  • Komenca temo: 今地球がめざめる [Ima Ĉikjū ga Mezameru] (Prezentado: Kamata Naozuki, Jamaĝi Juko)
  • Finiĝa temo: 幸せの予感 [Ŝiaŭase no Jokan] (Prezentado: Kamata Naozuki, Jamaĝi Juko)

Titolo en aliaj lingvoj

lingvotitolosignifo
anglaConan, the Boy in FutureKonan, la junulo en futuro
arabaعدنان و ليناAdnān [=Konan] kaj Līnā [=Rana]
arabaمغامرات عدنان(la) aventurulo Adnān [=Konan]
franceConan, le fils du futurKonan, la junulo de la futuro
hispanaConan el niño del futuroKonan, la junulo de la futuro
italaConan, il ragazzo del futuroKonan, la junulo de la futuro
japana未来少年コナンfutur-junulo Konan
normĉina高立的未來世界(la) futur-mondo de Gāolì [=Konan]
korea미래소년 코난(la) futuro-junulo Konan
portugalaConan - O Rapaz do FuturoKonan, la junulo de la futuro

Eksteraj ligiloj