Gabrielle Lespinasse

Gabrielle LESPINASSE (1888 – ĉirkaŭ 1970) estis pariza muzo de la hispana artisto Pablo Picasso. Ilia amafero el 1915 ĝis 1916 restis sekreta ĝis 1987 kiam finfine iĝis publika kun la disvastiĝo de la antaŭa nekonata verkaro de Picasso.

Gabrielle Lespinasse
Persona informo
Naskiĝo1-an de januaro 1888 (1888-01-01)
en Parizo
Morto1-an de januaro 1970 (1970-01-01) (82-jaraĝa)
Lingvojfranca
ŜtatanecoFrancio
vdr

Tiu amrilato inter la 27-jaraĝa parizanino kaj la 34-jaraĝa artisto ŝajne startis en la aŭtuno de 1915 dum la antaŭa partnerino de Picasso, nome Eva Gouel, malsaniĝis pro tuberkulozo, el kio finfine ŝi mortis. Krom tio, Gaby estis rilata al franc-usona artisto kaj poeto, Herbert Lespinasse (1884-1972), kies nomon ŝi jam estis adoptinta, eĉ antaŭ geedziĝi al li. La riĉa Herbert Lespinasse estis unu el la unuaj artistoj kiuj setliĝis en la malgranda franca havenurbo Saint-Tropez ĉe Mediteraneo kaj lia domo tie iĝis renkontigejo por la parizaj bohemianoj. Ŝajne, Picasso kaj Gaby uzis tiun lokon kiel restadejo, same kiel multaj aliaj artistoj kaj intelektuloj kiuj estis fuĝintaj el Parizo dum la Unua Mondmilito. En Novembro kaj Decembro 1915, Picasso estis preskaŭ ĉiam tie por esti kun Gabrielle.

Picasso dediĉis al Lespinasse naturalismajn desegnojn kaj akvarelojn, pli por flatadi ŝin ol por progresi en sia arto. En kelkaj desegnoj kaj en multaj lignaj kadroj, li lasis amdeklarajn mesaĝojn direktitajn tiel ke nur ili komprenu ilin. Li tiam ankaŭ pentris geometriecajn akvarelojn pri la interno de la domo de Lespinasse. Gaby malakceptis la geedzproponojn de Picasso kaj edziniĝis al Herbert Lespinasse la 23an de Aprilo 1917 en Saint-Tropez. Picasso rekuperiĝis el tiu malsukceso kun Gaby en la printempo de 1916 per amafero kun la artistino Irène Lagut, sed ankaŭ ŝi malakceptis geedzproponojn de Picasso. Poste li translokiĝis el Parizo al Romo, kie li renkontiĝis kaj edziĝis al la rusa baletdancistino Olga Ĥoĥlova (1891–1955).

Bibliografio

  • Brian McAvera: Picasso's women. Oberon, London 1999, (ISBN 1-870259-86-6).
  • Sidney Beat: Picasso, Love and the Côte d'Azur. En: Cigar Clan, 4/2006
  • John Richardson: Picasso's Secret Love. En: Catalog of the exhibition of the Kunstmuseum Basel and the Tate Gallery, London, Douglas Cooper and the Masters of Cubism, Basel Public Art Collection, Basel, 1987, pp. 183–196.
  • John Richardson, The Cubist Rebel, 1907-1916 (Vol 2). Random House, New York 1996, (ISBN 978-0-375-71150-3)