Galaktokinaso

La galaktokinaso (EC 2.7.1.6) estas enzimo fosfotransferaza kiu katalizigas la fosforiladon de la D-galaktozo al D-galaktozo-1-fosfato uzante ATP kiel donanto de la grupo fosfato.[1]

D-galaktozo + ATP α-D-galaktozo-1-fosfato + ADP

La galaktokinaso katalizigas la unuan etapon de la Vojo de Leloir, nome metabola vojo trovebla en multaj organismoj por la katabolo de la β-D-galaktozo al glukozo-1-fosfato.[2] La galaktokinaso kiu estis izolita por la unua fojo el la hepato de mamuloj, estis studita etende en la gistoj,[3][4] arkeoj,[5] plantoj[6][7] kaj homoj.[8][9]

Notoj