Gardens by the Bay

parko en Singapuro

Gardens by the Bay (ĝardenoj ĉe la golfo) estas futurisma natura parko de 101 hektaroj de reakirita lando[1] en la centro de Singapuro, apude de la Marina Akvorezervujo. Unu el ĝiaj plej rimarkindaj karakterizoj estas la artefaritaj arbegoj en formo de metalo: feraj konstruaĵoj en kiuj veraj plantoj interplektiĝas kaj iom post iom kreskas ĝis ili ekaspektas kiel eksterplanedaj arboj. Priskribi ne eblas: vidu la fotogalerion. La projekto ricevis premiojn en la tuta mondo pro ĝia unikeco karakterizita de simbiozo inter naturo, tekniko kaj urbego.

Gardens by the Bay
urba parkovidindaĵo [+]
Koordinatoj, 103° 51′ 55″ O (mapo)1.283319103.865271° 17′ 0″ N, 103° 51′ 55″ O (mapo)

Gardens by the Bay (Singapuro)
Gardens by the Bay (Singapuro)
DEC
Gardens by the Bay
Gardens by the Bay
Map
Gardens by the Bay

Vikimedia Komunejo:  Gardens by the Bay [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Nokta vido de la vertikalaj ĝardenoj .

La parko konsistas el tri apudakvaj ĝardenoj: Golfo Suda Ĝardeno, Golfo Orienta Ĝardeno kaj Golfo Centra Ĝardeno. La plej granda de la ĝardenoj estas Golfo Suda Ĝardeno kun 54 hektaroj.

Ĝardenoj ĉe la Golfo estas parto de strategio de la singapura registaro por transformi Singapuron de "Ĝardena Urbo" al "Urbo en Ĝardeno". La deklarita celo estas levi la vivkvaliton tra la akcelo de verdaĵoj kaj vegetaĵaro en la urbo.

La parko estas tre populara: 6,4 milionoj da vizitantoj en 2014[2] kaj 20 milionoj da vizitantoj en novembro 2015.

Golfo Centra Ĝardeno

Golfo Centra Ĝardeno agos kiel ligo inter Ĝardenoj Golfosuda kaj Golforienta. 

Golfo Orienta Ĝardeno

Golfo Orienta Ĝardeno provizas vizitantojn kun senbara vido sur la urba horizonto. Estontaj evoluoj de Golfo Orienta Ĝardeno estos bazitaj sur la temo 'akvo'.

Golfosuda Ĝardeno

Ĝardenoj ĉe la Golfo kaj ties tipaj (kvazaŭ) arbegoj kiuj formas vertikalajn ĝardenojn pere de feraj strukturoj kaj veraj plantoj.

Golfo Suda Ĝardeno malfermiĝis al la publiko la 29-an junio 2012 [3] Ĝi estas la plej granda de la tri ĝardenoj kun 54 hektaroj kaj celas montri la plej bonan en la kampo de tropika hortikulturo kaj ĝardena arto.

"Supertree Grove"

Arbegoj estas grandegaj arboaspektaj strukturoj kiuj superregas la pejzaĝon de la ĝardenoj kun altecoj kiuj varias inter 25 metroj (82 ft) kaj 50 metroj (160 ft). Temas pri vertikalaj ĝardenoj kiuj servas al multeco de funkcioj, inkluzive de plantado, ombrigo kaj kiel ekologiaj motoroj por la ĝardenoj[4].

La arbegoj estas hejme al enklavoj de unikaj kaj ekzotaj filikoj, vitoj, orkidoj kaj ankaŭ vasta kolekto de bromeliacoj kiel Tillandsia, inter aliaj plantoj. Ili estas ekipataj per ekologiaj teknologioj kiuj imitas la ekologian funkcion de arboj:

1. sunĉeloj kiuj kreas sunan energion uzeblan por kelkaj de la funkcioj de la arbegoj kiel lumigo, sammaniere kiel arboj fotosintezas;

2. kolekto de pluvakvo por uzo en irigacio kaj fontanoj, ĝuste kiel arboj absorbas pluvakvon por kreski.

La arbegoj ankaŭ servas por aerigo kaj por iuj funkcioj de la malvarmigaj sistemoj.

"OCBC Skyway"

Ĝi konsistas el promenvojo kiu pendas inter du el la pli grandaj arbegoj por ke vizitantoj povu ĝui panoraman aervidon de la ĝardenoj, dum ili povos ion trinki aŭ manĝi en planata restoracio super unu de la arbegoj. Nokte la arbegoj reviviĝas helpe de lumo kaj muzika spektaklo.

La paviliono de Italio dum Expo 2015, prezentis strukturon nomatan "Arbo de la vivo" (aŭ Albero della Vita en la itala), kiu montris similecon kun la arbegoj de Singapuro.

Transportaj konektoj

La plej proksima Mass Rapid Transit station (Amasa Rapida Transita stacio) estas Bayfront MRT-stacio. La MRT-stacio Ĝardenoj ĉe la Golfo, kiu estas sub konstruo, malfermos en 2021.[5]

En populara kulturo

La dokumenta seria Planeda Tero II prezentas la Supertree Grove en Epizodo 7, "A World of Wonder" (Mirakla Mondo).

La parko estis prezentita en la 2015 filmo, Hitman: Agento 47.[6][7]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Tiu ĉi artikolo baziĝas sur la angla versio de Vikipedio je la 21-a majo 2017.

Eksteraj ligiloj