Gare d'Orsay

fervoja stacidomo en Francio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Musée d'Orsay kaj Musée d'Orsay (stacidomo).

Gare d'Orsay estas estinta Pariza stacidomo kaj hotelo, kontruita en 1900 laŭ dezajnoj de Victor Laloux, Lucien Magne kaj Émile Bénard; ĝi servis kiel kapostacio de "Chemin de Fer de Paris à Orléans" (Fervojo Parizo - Orléans). Ĝi estis la unua terminalo de elektraj urbaj fervojoj en la mondo, malfermita la 28-an de majo 1900, ĝustatempe por la Universala Ekspozicio de Parizo de 1900.[1] Post la fermo de la stacidomo, ĝi estis denove malfermita en decembro 1986 kiel Musée d'Orsay, arta muzeo. La muzeo estas nun priservata de samnoma stacidomo de RER C Musée d'Orsay.

Gare d'Orsay
PARIZO - Gare d'Orléans kaj Quai d'Orsay
PARIZO - Gare d'Orléans kaj Quai d'Orsay
fervoja stacidomo • stacidoma hotelo
Lokigo
LandoFrancio
UrboParizo
Arondismento7-a
Geografia situo, 2° 19′ 31″ O (mapo)48.8603322.32538948° 51′ 37″ N, 2° 19′ 31″ O (mapo)
Gare d'Orsay (Parizo)
Gare d'Orsay (Parizo)
DEC
Gare d'Orsay
Gare d'Orsay
Gare d'Orsay
Situo sur mapo de Parizo
Map
Gare d'Orsay
Ecoj
Tarifa zonoIDF/1
Historio
Malfermo28-a de majo 1900 (Compagnie du chemin de fer de Paris à Orléans)
Fermo1958
ArkitektoVictor Laloux
Administrado kaj utiligado
ProprietuloSNCF
TrafikantoSNCF
vdr

Gare d'Orléans

Estis surskribite «PARIS-ORLEANS» (Parizo-Orleano) sur la fasado de la stacidomo, kaj oni unue referencis al ĝi per la nomo Gare d'Orléans (t.e. Stacidomo de Orléans, same kiel por alia pariza stacidomo, nome Gare d'Austerlitz), kiel atestas malnovaj dokumentoj.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gare d'Orsay en la angla Vikipedio.