Garfield

Garfield estas usona bildostrio kreita de Jim Davis. Publikigita ekde 1978, ĝi priskribas la vivon de la titoliga rolulo, nome la kato Garfield; Jon Arbuckle, lia posedanto; kaj la hundo de Jon, nome Odie. Je 2013, ĝi estis kolektive elsendita en ĉirkaŭ 2 580 gazetoj kaj ĵurnaloj, kaj tenas la rekordon de la Guinness-libro de rekordoj ĉar estis la plej amplekse kolektive elsendita bildostrio en la mondo.[1]

Garfield

emblemo

comic strip series
Aŭtoroj
AŭtoroJim Davis
Lingvoj
Lingvoangla lingvo
Eldonado
Eldondato1978
LokoĈikago
EldonejoRandom House
vdr

Kvankam tio estas rare menciita en la gazetaro, la okazintaĵoj de Garfield okazas en Muncie, Indianio, nome hejmo de Jim Davis, laŭ la televida speciala programo Happy Birthday, Garfield (Bonan naskiĝtagon, Garfield). Oftaj temoj en la strio estas la pigremo de Garfield, lia obseda manĝemo, lia ŝato por lasagno kaj kafo, kaj malŝato por lundoj kaj dietoj. La strio fokusiĝas ĉefe al interagado inter Garfield, Jon, kaj Odie, sed aperas ankaŭ aliaj ripetitaj minoraj roluloj. Origine kreita kun la intencoj "havigi bonan, komercan rolulon",[2] Garfield enspezis varojn valorantajn en 750 milionoj da usonaj dolaroj ĝis 1 mil milionoj jare. Aldone al la variaj rilataj varoj, la strio okazigis kelkajn animaciajn televidajn specialajn programojn, du animaciajn televidajn seriojn, du teatrajn animaciajn filmojn, kaj tri animaciajn filmojn.

Notoj