Gary Johnson

Gary Earl JOHNSON (naskiĝis la 1-an de januaro 1953 en Minot, Norda Dakoto, Usono) estas usona politikisto kaj komercisto.

Gary Johnson
Persona informo
Gary Johnson
NaskonomoGary Earl Johnson
Naskiĝo1-an de januaro 1953 (1953-01-01) (71-jaraĝa)
en Minot
Religioluteranismo vd
Lingvojangla vd
LoĝlokoTaos vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materUniversitato de Nov-Meksiko • Sandia High School vd
PartioRespublikana PartioLibertariana Partio vd
Subskribo Gary Johnson
Familio
PatroEarl W. Johnson vd
Edz(in)oDee Johnson vd
Profesio
Okupopolitikistoentreprenisto vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li servis kiel la 29-a ŝtatestro de Nov-Meksiko de 1995 ĝis 2003, kiel membro de la Respublikana Partio. En 2011 (de aprilo ĝis decembro) li estis kandidato por la Respublikana nomumo por la usona prezidenta balotado de 2012, sed post malsukceso enlasiĝi en la kandidatajn debatojn, en decembro li ĉesis kandidati respublikane kaj anoncis sin kiel kandidato por la nomumo de la Libertariana Partio. Tiun nomumon li sukcese gajnis[1], kaj en la novembra balotado li kaj la vicprezidenta kandidato James P. Gray ricevis entute 0,99% el la voĉoj donitaj, do ĉ. 1,27 milionojn. Tio estis la plej sukcesa rezulto por usona minora partio en 2012, kaj la plej sukcesa rezulto por la Libertariana Partio en la tuta historio. En 2014 li fariĝis la firmaestro de Cannabis Sativa Inc., firmao bazita en Nevado, kiu celas vendi kuracajn kanabaĵojn. La 4-an de januaro 2016, Johnson rezignis pri sia posteno ĉe Cannabis Sativa Inc., kaj la 6-an de januaro li anoncis sin kandidato por la Libertariana nomumo por prezidento de Usono en la balotado de 2016.[2]

Fontoj

Plejparte bazita sur la artikoloj en la anglalingva Vikipedio Gary Johnson kaj Gary Johnson presidential campaign, 2016

Referencoj