Germana Film-Premio

La Germana Film-Premio (germane Deutscher Filmpreis (neformale ankaŭ nomata Bundesfilmpreis) konsideriĝas esti la plej renoma premio aŭ fakte premiaro rilate al germaniaj filmoj. Ĝi estas la kerna parto de subteno kaj subvenciado de kino en la Federacia Respubliko Germanio. Premie disdoniĝas preskaŭ tri milionoj da Eŭroj, sekve el financa vidpunkto temas pri la entute plej granda prikultura premio en Germanio.

Germana Film-Premio
emblemo
ĉiujara premio • premiaro
Branĉoj• German Film Award for Best Feature Film
• German Film Award for Best Documentary Film
Q1204829
• German Film Award for Best Direction
• German Film Award for Best Screenplay
• German Film Award for Best Actress
• German Film Award for Best Actor
Q1204823
• Deutscher Filmpreis for best actor in a supporting role
• German Film Award for Best Cinematography
• German Film Award for Best Editing
• German Film Award for Best Sound Design
• German Film Award for best original music
• German Film Award Best Production Design
• German Film Award for Best Costume Design
Q1204833
Q82019757
Q62785599
• German Film Awards/honorary award vd
OrganizantoDeutsche Filmakademie • Federal Government Commissioner for Culture and Media
LandoGermanio
Fondita en1951
En TTTOficiala retejo vd
vdr

En la 63-a atribuo de la premiaro la 26-an de aprilo 2013 la oran filman premion ricevis la tragika komedio Oh Boy de la reĝisoro Jan-Ole Gerster.

Historio

La Germana Film-Premio atribuiĝas ĉiujare ekde la jaro 1951, ĝis 1998 per la nacia ministerio pri internaj aferoj, ekde 1999 per la komisiito de la registaro de Germanio pri kulturo kaj amaskomunikiloj (germane Beauftragter der Bundesregierung für Kultur und Medien).

Pri la premiitoj ĝis la jaro 2004 decidis komisiono, en kiu ankaŭ membris iuj reprezentantoj de politikaj partioj kaj de kristanaj eklezioj. Tiu komisiono ofte kritikiĝis esti tro influata de partiaj kaj ekleziaj interesoj en sia decidado. Laŭ la modelo de la usona modelo de la Akademia Premio (neformale nomata "Oskaro"), kies premiitoj - sen financigo de la ŝtato - decidiĝas fare de politike sendependa akademio pri kina arto kaj scienco, en 2003 fondiĝis la Germana Film-Akademio. Ĝi en 2005 anstataŭigis la antaŭan komisionon kiel ĵurio.

La atribua celebraĵo ekde la jaro 2006 okazis en festa halo proksime de la berlina radioturo. Samjare la celebraĵo ŝoviĝis de antaŭe julio al nun majo. La Film-Akademio informis, ke la evento okazu komence de la "kina sezono", por ke la premiitaj filmoj allogu pli da kinejaj spektantoj kaj donu pli da aldona financa subteno al la filmoj. En 2010 la tradicia teatrejo Friedrichstadtpalast en la berlina urbocentro iĝis la nova okazejo de la celebraĵo.

Trofeo

Origine la premio atribuiĝis en serio de malsamformaj trofeoj, inter ili la premio Goldene Schale (ora telerego) de plej bona tutvespera filmo kaj Filmbänder ("filmbendoj") en oro kaj arĝento.

Ekde la jaro 1999 kiel trofeo atribuiĝas statueto en formo de virina figuro vestita per stiligita filmbendo, dezajnita en stilo de la epoko Art Déco. Memore al la rolo "Lola" de Marlene Dietrich en la filmo Der blaue Engel, de la samnoma filmo Lola de Rainer Werner Fassbinder el 1981, kaj de la sukcesa filmo Lola rennt de Tom Tykwer el 1998 la trofeo ricevis la nomon Lola.

En la kategorio "plej bona filmo" la trofeo Lola atribuiĝas en oro, arĝento kaj bronzo (ĝis la jaro 2007 en oro kaj dufoje arĝento), en ĉiuj kromaj kategorioj nur en oro.

Elektoproceso

La nuntempe 1400 membroj de la Germana Filmakademio el listo de proponoj unue elektas poe pluraj kandidatoj en la diversaj kategorioj. En dua baloto elektiĝas la gajnantoj de ĉiuj kategorioj. La baloto sekretas. Konsidereblas nur filmoj, kiuj en la momento de kandidatiĝo jam publike videblas en kinejoj de Germanio.

Kategorioj

la premio "ora filmbendo", atribuita ĝis 1998

Aktualaj kategorioj

La premio atribuiĝas en la sekvaj kategorioj:

KategorioUnue atribuita
Plej bona longa filmo1951
Plej bona longa dokumenta filmo2000
Plej bona longa porinfana filmo2000
Plej bona reĝisorado1951
Plej bona scenaro1951
Plej bona aktorado de virina ĉefa rolo1954
Plej bona aktorado de vira ĉefa rolo1954
Plej bona aktorado de virina malĉefa rolo1954
Plej bona aktorado de vira malĉefa rolo1954
Plej bona kameraado1954
Plej bona filmaranĝo1972
Plej bona kostumaro2005
Plej bona ŝminkado2010
Plej bona scenejaro1957
Plej bona sonregistro1982
Plej bona filma muziko1954
Honora premio "elstaraj merito pri germana kino"1962
Premio Bernd Eichinger2012
Spektantara premio1999
 (ne atribuita de 2006 ĝis 2012) 

Monpremioj

La evento ĉiujare atribuas monpremiojn de sume 2,955 milionoj da Eŭroj - temas pri la tiurilate rekorda kultura premio de Germanio. En la filmaj kategorioj ankaŭ kandidatiĝoj (do gajnoj en la unua balotado) ricevas monpremion.

KategoriojPremiitoKandidatiĝoj
longa filmo1x filmpremio en oro je po 500 000 EUR
1x filmpremio en arĝento je po 425 000 EUR
1x filmpremio en bronzo je po 375 000 EUR
6 à 250 000 EUR
porinfana filmo1x filmpremio en oro je po 250 000 EUR2 kandidatiĝoj je po 125 000 EUR
dokumenta filmo1x filmpremio en oro je po 200 000 EUR3 kandidatiĝoj je po 100 000 EUR
individuaj meritojpo 1x filmpremio en oro je po 10 000 EUR3 kandidatiĝoj sen mondono
ponora premiosen mondono
premio Bernd Eichingersen mondono

Jen la stato de 2013 - en la pasinteco parte atribuiĝis premioj en iom alie difinitaj kategorioj.

Eksteraj ligiloj