Golfo de Anadir

La golfo de Anadir (ruse Анадырский залив) estas ampleksa golfo en la nordorienta pinto de la duoninsulo Ĉukotko, en Siberio, Rusio. Administracie, la golfo apartenas al la Ĉukotka aŭtonoma distrikto de la Federacio de Rusio.

Golfo de Anadir
Mapo de Golfo de Anadir
Mapo de Golfo de Anadir

Mapo de Golfo de Anadir

AkvejoBeringa maro
TermasoOrienta Azio
Geografia situo, 178° U (mapo)64.358931-178.17993264° N, 178° U (mapo)
Golfo de Anadir (Ĉukotka aŭtonoma distrikto)
Golfo de Anadir (Ĉukotka aŭtonoma distrikto)
DEC
Golfo de Anadir
Golfo de Anadir

Map

Larĝoĉ. 400 km
Profundo278 km
Maksimuma akvoprofundo105 m
AlfluojAnadird:Q26390, Velikajad:Q1920731, Kanĉaland:Q997048, Tumanskajad:Q2219410
v • d • r
Urbo Anadir trans la golfo de Anadir.

La golfo de Anadir estas en la nordorienta parto de la Beringa maro kaj etendiĝas el la kabo Ĉukĉi, norde, ĝis la kabo Navarin, sude. La golfo estas proksimume 400 km larĝa. La golfo etendiĝas interne en du brakoj aŭ akvejoj, nome la golfeto de Krest kaj la lagunestuaro de Anadir. La akvo de la golfo de Anadir estas kovrita per glacio normale 10 monatojn jare. La tajdoj atingas normale alton de 2,5-3 m.

La urbo Anadir (11 038 loĝantoj en 2002), administracia centro de la Aŭtonoma Okrugo Ĉukotko, estas sur ĝia marbordo. Providenija, ĉe la golfeto Komsoloskaja (antikva haveno de Emma) (2 723 loĝantoj en 2002), kaj Egvekinot (2 413 loĝantoj en 2002), ĉe la golfeto de Kresta estas la plej grandaj marbordaj setlejoj plej proksimaj.