Grafologio

Grafologio estas pseŭdoscienco, kiu asertas ke eblas ekkoni ies personecon kaj sanon per analizo de ties manskribo. La sciencan studon de skribmaniero kaj subskribo, parto de kinezologio, ĉefe uzata por trovi falsaĵojn, oni kutime nomas grafoteknikongrafoskopion. Samekiel grafoskopio estas parto de scienca kinezologio, oni povas rigardi grafologion kiel parton de pseŭdoscienca aplikata kinezologio.

Laŭ siaj praktikantoj, oni faras la grafologian studon sur la formo de la literoj, kaj ne sur la teksto. Laŭ ili, tiu formo donas informojn pri psikologiaj trajtoj, kiel agresemo, dubemo, honesteco, laboremo, ktp. Tiel, ekzemple, se en manskribita T la horizonta streketo estas tro alta, tiu montrus orgojlemon. Oni ankaŭ konsideras la ligojn inter la literojn, la rilatan grandecon de literoj en lineo, ktp. Kvankam ne estas sciencaj pruvoj pri grafologio, multajn entreprenoj kaj firmaoj uzas ĝin por elekti dungontojn.

La kreantoj de moderna grafologio estis la abato Jean-Hippolyte Michon kaj la itala kuracisto Camillo Baldi, dum 17-a jarcento. La ĉefaj aŭtoroj de grafologio estas Max Pulver, Michel de Grave kaj Alfred Binet.

La bazoj de grafologio ne estas tute neraciaj, kiel tiuj de astrologio, sed mankas sciencaj pruvoj por apogi ĝiajn konkludojn. Sekve, ĝi estas rigardata kiel pseŭdoscienco pro sia metodo, aŭ manko de tiu, ne pro sia teorio aŭ studobjekto. Estas dekoj da skoloj de grafologio, kiuj ofte kontraŭdiras unu la alian.

Kelkaj grafologistoj kredas ke se iu ŝanĝas sian skibmanieron, li ankaŭ ŝanĝos sian psikologiajn traitojn. Do, se iu estas agresema, li eble povus lerni skribi per malpli da forto sur la skribilo kaj iĝi malpli agresema. Tion oni nomas grafoterapion. Multaj el ili kredas ankaŭ ke oni povas diagnozi malsanojn per grafologio.

Esperantistoj havis en Grafologia Revuo sian "intermitan gazeton" por vulgarigo de la grafologio, sub la redakto de konata hispana folkloristo kaj esperantisto Joan Amades. La unua (kaj verŝajne sola) numero aperis en Barcelono en Januaro 1913.