Ground Zero

Ground zero (grundo nulo) estas angla esprimo por loko, kie okazis ia eksplodo.

Paco-memoriga monumento de ground zero en parko de Nagasako
Paco-memoriga monumento de ground zero en parko de Nagasako
Elaera foto de la grundo nulo en Novjorko je la fino de septembro 2001 kie situis la ĝemeraj nubskrapuloj de la World Trade Center, kiu estis detruita en la Atencoj de la 11-a de septembro 2001

Ĉi tiun terminon oni ofte uzas rilate al nukleaj eksplodoj; ĉefe atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako, kaj nukleaj testoj. Ĝi ankaŭ estas uzata rilate al epicentro de tertremo, epidemio aŭ ia ajn alia afero kaŭzinta grandan damaĝon. La damaĝoj malpligrandiĝas malalproksimiĝante de tiu loko. Kiam bombo eksplodas surtere, ankaŭ tiun lokon indikas ground zero.

Hiroŝimo kaj Nagasako

La termino estis unue uzata por atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako.

La Pentagono

Ground Zero Cafe en ĝardeno de La Pentagono

La Pentagono, ĉefsidejo de la usona ministerio pri defendo estas konsiderata kiel la plej ebla celo de nuklea misilo dum malvarma milito.La centra ĝardeno estas neoficiale nomata ground zero, kaj la dolĉaĵo-butiko kiu lokiĝas en centro de la placo estas nomata Ground Zero Cafe.

World Trade Center

Ground Zero de la WTC en 2005

La esprimo ground zero internaciiĝis ĉefe post la atako de la 11-a de septembro 2001. Ĝi signifas la ekslokon de la World Trade Center en Novjorko.

Aldone

  • Ground Zero estas titolo de filmo el 1987 kun Jan Sardi, Colin Friels, Burnum Burnum kaj Jack Thompson.
  • Ground Zero estas titolo de filmo el 1997 kun Patrick Cranshaw.
  • Ground Zero estas japana rok-grupo.
  • Ground Zero estas videoludo kreita de id Software kaj Rogue Entertainment.
  • Ground Zero estas titolo de kanto de la Moonclovers.