Guéret

komunumo en la departemento Creuse de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Guéret (stacidomo).

Guéret [gere] (aŭ okcitanlingve Garait) estas franca komunumo lokita en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Creuse.

Guéret
Prefektejo de Creuse en Guéret
Prefektejo de Creuse en Guéret
Prefektejo de Creuse en Guéret
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
LandoFrancio
RegionoNova Akvitanio
DepartementoCreuse
(prefektejo)
ArondismentoGuéret (ĉefurbo)
KantonoĈefurbo de 3 kantonoj
INSEE kodo23096 [+]
Poŝtkodo23000
Kodo laŭ INSEE23096
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroS-ro Michel Vergnier
2001-2008
Demografio
Loĝantaro13 789  (2006)
Loĝdenso526 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 1° 52′ O (mapo)46.1705555555561.868333333333346° 10′ N, 1° 52′ O (mapo)
AltoDe 350 al 685 m)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo26,21 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC +1 (+2 somere)
Guéret (Creuse)
Guéret (Creuse)
DEC
Guéret
Guéret
Situo de Guéret

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guéret [+]
vdr

Historio

Je la 7-a jarcento, iu Lantarius, grafo de Limoges, persvadis la monaĥon Pardulphe (alikonata kiel Sankta Pardoux) enloĝiĝi sur sia kampara tereno nomita Garactus. Pardulphe, ĝis tiam ermito famkonita pro siaj kuracistaj talentoj, konstruis tie monaĥejon, kaj vilaĝo naskiĝis ĉirkaŭ la konstruaĵo. La tuta urbeto estis detruita de la Normanoj dum la 9-a jarcento, kaj nova urbo, Guéret, estis rekonstruita.

La nomo de la urbo verŝajne devenas de la malnova franclingva vorto guéret, kiu signifas ke agro estas plugita sed ne ankoraŭ prisemita. En 1514, Guéret fariĝis ĉefurbo de la provinco Haute Marche. Ĝia administra rolo estis konfirmita en 1790, kiam la malgranda urbo estis elektita kiel prefektejo de la nova, ne tre multhoma departemento Creuse.

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Vidaillat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

La verkisto Marcel Jouhandeau (1888-1979) devenas de Guéret. Ekde 1924, liaj pikparolaj libroj vortpentris la privatan vivon de la loĝantoj de tiu malgranda urbo, kiun Jouhandeau renomas "Chaminadour".

Ekonomio

La flughaveno Montluçon Guéret troviĝas proksime de Guéret, en Lépaud.

Vidindaĵoj

Ene de Guéret

  • La hotelo Moneyroux. Tiu gotika monumento estis konstruita dum la 15-a jarcento de Antoine Allard, landsinjoro de Moneyroux kaj kasisto de la graflando Marche. Ĝi estas hodiaŭ la sidejo de la Ĝenerala Konsilio de Creuse.
  • La Présidial (17-a jarcento) estas la urbdomo.
  • La muzeo Sénatorerie (musée de la Sénatorerie). Parte konstruita dum la 18-a jarcento, la hotelo Sénatorerie estis uzita kiel loĝejo de la senatanoj dum la reĝado de Napoléon Bonaparte. Ekde 1907, la konstruaĵo estas muzeo pri natura historio kaj arto, kaj estas ĉirkaŭita de parko kun centjaraj arboj.

Ĉirkaŭ Guéret

  • La kastelo Sainte Feyre estis konstruita sur la ruinoj de pli malnova mezepoka kastelo. Tiu konstruaĵo, kiu datiĝas de la 18-a jarcento, estis starigita laŭ la planoj de arkitektisto nomita Brousseau, konstituas subtilan verkon danke al monumenta ŝtuparo, historia preĝoĉambro kaj la Versailles-stila pargeto de la granda salono.
  • Giganta labirinto troviĝas tri kilometroj sude de Guéret.
  • La lageto Courtille estas libertempa centro.
  • La vasta forsto de Chabrières etendiĝas sude de Guéret. Ĝi gastigas animalan parkon, astronomian observatorion, eks-granitminejojn kaj multajn piedirantajn vojojn.

Bildaro

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj