Guido Brandenburg

germana esperantisto kaj esperantlingva kantaŭtoro

Guido Brandenburg estas denaska germana esperantisto kaj esperantlingva kantaŭtoro.

Guido Brandenburg
KromnomoGido
DevenoGermanio Telgte, Germanio
ĜenrojKantaŭtoro
Instrumentojakustika gitaro
Persona informo
LingvojEsperanto
ŜtatanecoGermanio
Familio
PatroWilli Brandenburg
PatrinoMargret Brandenburg
Frat(in)oUlrich Brandenburg
Okupo
Okupokantaŭtoroesperantisto
Esperanto
Denaska esperantistoJes
vdr
kovrilpaĝo de la sonkaseda tekstaro "baf!"

Filo de la aktivaj Esperanto-movadanoj Willi kaj Margret Brandenburg en Telgte apud Münster (Vestfalio) (Monastero) kaj pli juna frato de la same denaske esperantlingva diplomato Ulrich Brandenburg, Guido estis aparte aktiva en la Esperanto-movado dum la studaj jaroj en la Universitato de Münster en la 1970-aj jaroj kaj laŭgrade iom malpli en la sekva jardeko. En 1974 li kun sia frato kaj kun Helmut Klünder gvidis la organizadon de la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Münster, kaj dum pluraj jaroj li esence kunorganizis la Internacian Seminarion de GEJ, ekzemple la 21-an de 1977-78, 22-an de 1978-79 kaj 23-an de 1979-80.

Flua parolanto de la itala, li ofte gastis en Romo, kaj kiel bona gitaristo kaj kantisto iĝis internacia membro de la tiel nomata roma skolo de Esperanto-muziko ĉirkaŭ la gitaristo kaj kantisto Gianfranco Molle. En 1985 en la eldonejo Edistudio en Pizo aperis la esperantlingva muzikalbumo baf! (laŭ la interjekcio "Baf!" - "Kia ĝenaĵo!", "Min tio ne (plu) interesas!"), kiun komune realigis la kanzonistoj Gianfranco Molle, Marcella Fasani kaj Guido Brandenburg.