Guy de La Brosse

Guy de La Brosse (1586 – 1641 en Parizo), estis franca botanikisto, doktoro, kaj farmaciisto.[1] Kuracisto de la reĝo Ludoviko la 13-a, li estas fama ankaŭ pro la kreado de grava botanika ĝardeno de kuracherboj, kiu estis komisiita de la reĝo.[2] Tiu ĝardeno, nome Jardin des Plantes (Ĝardeno de Plantoj, origine Jardin du Roi, Ĝardeno de la Reĝo) estis la unua botanika ĝardeno en Parizo, kaj la dua en Francio (post la ĝardeno de Montpellier kreita en 1593).

Guy de La Brosse
Persona informo
Naskiĝo1-an de januaro 1586 (1586-01-01)
en Rueno
Morto1-an de aŭgusto 1641 (1641-08-01) (55-jaraĝa)
en Parizo
Lingvojfranca
LoĝlokoFrancio
ŜtatanecoFrancio
Okupo
Okupobotanikistokuracisto
vdr

La ĝardena projekto estis prokrastita ĉar la Fakultato de Medicino en Parizo konsideris la ĝardenon kiel konkurenco al sia agado, ĉar La Brosse deziris instrui botanikon kaj kemion tie. La ĝardeno tial ne estis oficiale inaŭgurita ĝis 1640, pli ol 5 jaroj post sia fakta kreado.[3] Por trankviligi la universitatan fakultaton, la reĝo rajtigis nur unu instruiston sen diplomo en la ĝardeno, kaj tiu elekto kuŝis al la ĝardena kontrolisto.

Calla aethopica, de Abraham Bosse, 1640

En 1628 La Brosse publikigis "Dessin du Jardin Royal pour la culture des plantes médicinales" ("Dezajn de Reĝa Ĝardeno por kultivado de kuracplantoj"). Ĝi estis publikigita denove kun kvin suplementaj lignogravuraĵoj en 1640. Ĝi enhavis la naturon, virtuojn kaj uzadon de la kuracplantoj, katalogon de la plantoj kiuj tiutempe estis kultivataj kaj planon de la ĝardeno.[4] En 1631 li publikigis "Avis pour le Jardin royal des plantes" ("Averto por la Reĝa Ĝardeno"). La Brosse ankaŭ planis publikigon de "Collection of planters of the Jardin du Roi" akompanata de kvar cent kuproplatoj atribuitaj al Abraham Bosse (1602–1676), sed lia morto malebligis, ke La Brosse plenumu tion. La heredantoj de Guy de La Brosse vendis la kuproplatoj laŭ la pezo de la metalo. Guy-Crescent Fagon (1638–1718), sukcedanto de La Brosse en la posteno de Kontrolisto de la Jardin du Roi, povis barakte trovi nur kvin dek el ili. Finfine Sebastien Vaillant (1669–1722) kaj Antoine de Jussieu (1686–1758) publikigis kolekton de 24 specimenoj.

Verkoj

  • Traicté de la peste, fait par Guy de La Brosse,... avec les remèdes préservatifs (1623)
  • Dessin du Jardin Royal pour la culture des plantes médicinales (1928)
  • De la nature, vertu, et utilité des plantes (1628)
  • Avis pour le Jardin royal des plantes (1931)
  • L'ouverture du Jardin royal de Paris (1640)

Notoj

Eksteraj ligiloj