Hans Adolf Krebs

Hans Adolf Krebs (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1900, en Hildesheim, mortis la 22-an de novembro 1981, en Oksfordo) estis germana biokemiisto kaj kuracisto. En 1953 li ricevis la nobelpremion pri fiziologio aŭ medicino kune kun Fritz A. Lipmann[1].

Hans Adolf Krebs
Nobel-premiito
Persona informo
Hans Adolf Krebs
Naskiĝo25-an de aŭgusto 1900 (1900-08-25)
en Hildesheim
Morto22-an de novembro 1981 (1981-11-22) (81-jaraĝa)
en Oksfordo
Religiojudismo vd
Lingvojgermana vd
LoĝlokoGermanio vd
ŜtatanecoGermanioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma materUniversitato de GöttingenUniversitato Alberto Ludoviko de FrajburgoHamburga universitatoMunkena universitatoHumboldt-Universitato en Berlino • Gymnasium Andreanum vd
Familio
InfanojJohn Krebs vd
Profesio
Okupobiokemiisto • kuracisto • universitata instruisto • Whitley Professor of Biochemistry • fiziologo vd
Laborkampobiokemio vd
Verkado
Verkojurea ciklo ❦
ciklo de Krebs ❦
glyoxylate cycle vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Estis la malkovro de enzimoj komence de la 20-a jarcento fare de Eduard Buchner, kio separis la studon de la kemiaj reakcioj de metabolo el la biologia studo de ĉeloj, kaj markis la komencojn de biokemio.[2] La kvanto de biokemia sciaro ege kreskis rapide laŭlonge de la komenco de la 20-a jarcento. Unu el la plej fekundaj el tiuj modernaj biokemiistoj estis Hans Krebs kiu faris grandajn kontribuojn al la studo de metabolo.[3] Li malkovris la ciklon de la ureo kaj poste, laborante kun Hans Kornberg, la ciklon de la citrata acido kaj de la glioksilato.[4][5]

Notoj