Haselto

Haselto (nederlande Hasselt, proksimuma prononco [HAS'lt]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1236. Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. Komence de januaro 2016 ĝi havis 76 685 loĝantojn.

Haselto
municipo
urbo de Belgio • municipo en Belgio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
LandoBelgio
ProvincoLimburgo
Poŝtkodo3500-3512
Kodo laŭ NIS71022
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro76 685  (januaro 2016)
Loĝdenso677 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 5° 20′ O (mapo)50.9304805555565.338497222222250° 56′ N, 5° 20′ O (mapo) [+]
Areo102,24 km² (10 224 ha)
HorzonoGMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Haselto (Belgio)
Haselto (Belgio)
DEC
Haselto
Haselto
Situo de Hasselt en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hasselt (Belgium) [+]
vdr

Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Limburgo, kaj krome ankaŭ estas la administra centro de samnoma distrikto (aŭ arondismento) Haselto.

Ekde 1977, la municipoj Kermt, Kuringen, Sint-Lambrechts-Herk, Spalbeek, Stevoort, Stokrooie kaj Wimmertingen apartenas al Haselto, la ĉefa municipo.

La muzeo de la juniperbrando estas famkonata.

Hendrik van Veldeke

Eksteraj ligiloj