Hatojama Jukio

93a ĉefministro de Japanio

HATOYAMA Yukio (en Hepburn-Transskribo), (鳩山由紀夫 [hatojama jukio]) (naskiĝinta la 11-an de februaro 1947 en Bunkjo-kvartalo, Tokio, Japanio) estas Japana politikisto, estro de Demokrata Partio de Japanio(DPJ), 93-a Ĉefministro de Japanio.

Hatoyama Yukio
鳩山由紀夫
Persona informo
鳩山由紀夫
Naskiĝo11-a de februaro 1947
en Bunkjo-kvartalo,Tokio
 Japanio
ReligioBaptismo vd
Lingvojjapana vd
ŜtatanecoJapanio vd
Alma materUniversitato de TokioUniversitato Stanford • Koishikawa Secondary Education School • Gakushuin Boys' Junior and Senior High School • Gakushuin Primary School vd
PartioDemokrata Partio
Subskribo Hatojama Jukio
Familio
PatroIichirō Hatoyama vd
PatrinoYasuko Hatoyama vd
GefratojKunio Hatoyama vd
Edz(in)oMiyuki Hatoyama vd
InfanojKiichirō Hatoyama vd
Profesio
Alia nomo鳩山友紀夫 vd
Okupopolitikistoinĝeniero • universitata instruisto vd
En TTTwww.hatoyama.gr.jp
93-a Ĉefministro de Japanio
Dum16-a de septembro 2009
AntaŭuloAso Taro
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Li naskiĝis al familio de politikistoj Hatoyama, kelkfoje nomita "la familio Kennedy de Japanio". Lia patro estas Hatoyama Iichirō, burokrato pri financo. Li diplomiĝis la fakultaton pri inĝenierarto de Universitato de Tokio. Poste li akiris Ph.D. pri operations research en Universitato Stanford.

Li estis estro de DPJ de 1998 ĝis 2002 kaj denove ekde 16-a de majo 2009.

Li konkeris la povon post granda voĉdona sukceso de baloto de deputitoj je 30-a de aŭgusto 2009, kiam Demokrata Partio de Japanio venkis al la tradicia venkinto Japana Liberala Demokrata Partio (LDP), atingante 308 deputitojn en la Parlamento kontraŭ 119 de la LDP, kaj 53 de aliaj partioj.

Li elektiĝis al la 93-a Ĉefministro de Japanio la 16-an de septembro 2009.