Hedda Hopper

Hedda HOPPER (denaske Elda Furry; 2a de Majo, 1885 – 1a de Februaro, 1966) estis usona klaĉema ĵurnalistino, fama pro konkurenco kun sia rivalego Louella Parsons. ŝi estis antaǔe mezsukcesa aktorino de teatro kaj kino dum jaroj antaǔ atingi oportunon verki la kolumnon Hedda Hopper's Hollywood (Holivudo de HH) por Los Angeles Times en 1938. Je la pinto de sia kariero en la 1940.aj jaroj ŝi atingis pinton de 35 milionoj da regulaj legantoj. Ŝi estis konata pro sia politika konservatismo, kaj dum la epoko de Makartiismo ŝi denoncis supozitajn komunistojn. Hopper pluverkis pri klaĉado ĝis la fino, kaj ŝia verko aperis en multaj gazetoj kaj poste per radio.

Hedda Hopper
Persona informo
Hedda Hopper
Naskiĝo2-an de majo 1885 (1885-05-02)
en Hollidaysburg
Morto1-an de februaro 1966 (1966-02-01) (80-jaraĝa)
en Holivudo,  Usono
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perpneŭmonito vd
TomboPensilvanio vd
ŜtatanecoUsono vd
PartioRespublikana Partio vd
Familio
Edz(in)oDeWolf Hopper vd
InfanojWilliam Hopper vd
Profesio
Okupoĵurnalisto • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • radio-prezentisto • filmkritikisto • verkisto vd
Laborkampoklaĉo vd
Aktiva enHolivudo vd
Aktiva dum1908– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Bibliografio

  • Frost, Jennifer. "Hedda Hopper, Hollywood Gossip, and the Politics of Racial Representation in Film, 1946–1948," Journal of African American History, 93 (Vintro 2008), 36–63.