Heinrich Louis d'Arrest

Heinrich Louis D'ARREST (naskiĝis la 13-an de julio 1822 en Berlino, mortis la 14-an de junio 1875 en Kopenhago) estis germana astronomo (Pli precize, li estis prusa).

Heinrich Louis d'Arrest
Persona informo
Heinrich Louis d'Arrest
Naskiĝo13-an de julio 1822 (1822-07-13)
en Berlino
Morto14-an de junio 1875 (1875-06-14) (52-jaraĝa)
en Kopenhago
TomboAsista Tombejo de Kopenhago vd
ReligioHugenotoj vd
Lingvojlatina vd
LoĝlokoBerlino vd
ŜtatanecoReĝlando Prusio vd
Alma materHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Lepsiko vd
Profesio
Okupoastronomo • universitata instruisto vd
Laborkampoastronomio vd
Aktiva enLeipzig vd
Doktoreca konsilistoJohann Franz Encke vd
Verkado
Verkojmalkovrinto de asteroidoj vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Liaj prapatroj estis francaj hugenotoj, kiuj fuĝis la persekuton kontraŭ la Protestantismo post la nuligo de la nanta edikto.

Kiam li estas lernanto, li partoprenis je la malkovro de Neptuno fare de Johann Gottfried Galle laŭ la kalkuloj de Urbain Le Verrier, la 23-an de septembro 1846.

En 1848 li eniras en la observatorio de la Universitato de Leipzig, kie li komencis katalogi nebulozajn objektojn kaj malkovris la kometon 6P/d'Arrest.

La 4-an de novembro 1851 li edziĝis al Auguste Emilie Möbius, filino de la matematikisto kaj astronomo August Ferdinand Möbius.

En septembro 1857, li iris labori en la Universitato de Kopenhago kaj per la refraktora teleskopo de la observatorio de Kopenhago li malkovris centojn da galaksioj, nebulozoj kaj stelamasoj.

La 21-an de oktobro 1862 li malkovris la asteroidon 76 Freia.

Li mortis en Kopenhago pro kora nesufiĉo, kelkaj monatoj post kiam li ricevis la Oran Medalon de la Royal Astronomical Society (februaro 1875).

Eksteraj ligiloj