Helpo:Bildo de la tago

La bildo de la tago estas bildo, kiu aperas sur la ĉefpaĝo. Ĝi estas aŭtomate ŝanĝita kaj ĝisdatigita ĉiutage je noktomezo. Ĉiu uzanto rajtas aldoni bildojn. Oni elektu bildon inter la elstaraj bildoj de la Komunejotiuj de la anglalingva Vikipedio. Tiu, kiu elektas bildon, ankaŭ devas provizi priskriban frazeton sub la bildo por klarigi ĝin. Aparte rekomenditaj estas bildoj kun teksto en Esperanto kaj rilataj al temoj traktitaj en elstaraj artikoloj, ĉar la bildo logos vizitantojn al ili.

Atenton : por bona enpaĝigo de la ĉefpaĝo, necesas elekti proksimume kvadratajn bildojn. Tro longaj aŭ altaj bildoj ne aperos bele kaj estas do evitindaj. La standarda dimensio estas maksimume 350px : ĝi tamen estas adaptebla al malpli granda larĝeco, se tio pli taŭgas por la enpaĝigo de la ĉefpaĝo.

InstrukciojRezulto

Kiel tio funkcias ?

La projekto « Bildo de la tago » estis lanĉita en septembro 2008, kun plano ke aperu en ĉiu tago nova bildo. Sed post preskaŭ tri jaroj, montriĝis ke bildoj ne estis akurate provizitaj por ĉiu tago. Por vidi kiel funkciis tiam kaj la kolekton da bildoj aranĝitaj laŭ monatoj bv rigardi « Bildoj laŭ tagoj ».

Ekde aŭgusto 2011 la bildo de la tago estas provizita el aro da bildoj troveblaj en Kategorio:Bildo de la tago laŭ numero laŭ jena kalkulo kiu provizas por ĉiu tago malsaman bildon:

numero de bildo = (tagoj de post la 01/04/2010) mod (nombro da bildoj)397 = 5141 mod 593  

kio kaŭzos ke hodiaŭ, la 1-an de majo 2024, normale devus esti montrita bildo {{Bildo de la Tago2/397}} krom se por hodiaŭ estis difinita preciza bildo anstataŭ tiu montrota per la supre kalkulo : pri tio bv legi sekvan sekcion #Escepto (rezulto dekstre)

La 1a de aprilo 2010 kiel komencotago estis elektita por ke plej laste alŝutitaj estu montritaj unue (bildoj numero 503 kaj sekvaj).

Bildo 397

Aviadilo P-51 Mustang dum aerspektaklo en Langley (Virĝinio) r

Escepto

Se oni deziras ke iu difinita bildo aperu en iu difinita tago pro ia cirkonstanco, sufiĉas aldoni en {{Bildo de la Tago2/taga bildo}} linion laŭ jena sintakso:

jjjj-mm-tt=<bildonumero>|

ekzemplo

2010-01-01=357|

rezultigas ke la 1an de januaro 2010 montrita estas la bildo 357

Bildo por la 01-a de januaro 2010

Feliĉan novan jaron ! r

Por partopreni

Difinu novan bildon

Nun estas 593 bildoj en Kategorio:Bildo de la tago laŭ numero. La venonta kreota bildo do ricevos numeron 593 (la 1a bildo havas numeron 0). Bonvolu atenti ke bildoj estu kreotaj nepre laŭ sinsekva ordo. Se vi kreus novan paĝon kiu ne tuj sekvas la antaŭe kreitan, tio povus kaŭzi neatenditan rezulton (montron de neniu bildo).

  1. Elektu bildon, (ekzemple el Elstaraj bildoj en la Komunejo.)
  2. Kontrolu en listo ĉu tiu bildo ne jam estis elektita
  3. Per alklako al la butono kreu novan paĝon {{Bildo de la Tago2/593}}
  4. sekvu la instrukciojn (forigu stelojn kaj la forkomentitan tekston)
  5. redaktu la paĝon sekvante la suban ekzemplon
    1. post 1= enmetu la nomon de la dosiero
    2. post 2= enmetu priskribon de la bildo kun ligiloj al vikipediaj paĝoj kiun vi verku koncize en enciklopedia stilo.
  6. konservu kaj kontrolu ke la paĝo taŭge aspektas
  7. korektu se necese
  8. Se vi malsukcesis petu helpon en la vikipedia diskutejo




ekzemplo

{{Bildo de la Tago2/0}} enhavas jenan tekston (rezulto dekstre)

<includeonly> {{#switch:{{{1}}}|1=Apollo13-load on deck crop1.jpg |2=Savo de la kapsulo de [[Apollo 13]] post ties surmariĝo en la [[Pacifika oceano]]. ([[17-a de aprilo]] [[1970]])}}</includeonly><noinclude>{{Bildo de la Tago2/dokumentado|{{SUBPAGENAME}}}}</noinclude>
Bildo 0

Savo de la kapsulo de Apollo 13 post ties surmariĝo en la Pacifika Oceano. (17-a de aprilo 1970) r

Difinu bildon por iu tago

Por difini bildon por iu difinita tago, redaktu {{Bildo de la Tago2/taga bildo}} kaj aldonu tie linion laŭ jena sintakso:

 jjjj-mm-tt=<bildonumero>|

Numerojn de bildoj vi trovos foliumante indeksajn paĝojn.

vidu ankaŭ