Henri Mouhot

Henri MOUHOT (15a de majo, 1826 — 10a de novembro, 1861) estis franca naturalisto kaj eksploristo de la mezo de la 19a jarcento. Li naskiĝis en Montbéliard, Doubs, Francio - proksime al la limo kun Svisio, sed pasigis sian infanaĝon en Rusio kaj eble, en partoj de Azio. Li mortis proksime de Naphan, Laoso. Li estas rememorata ĉefe en konekto kun Angkor. La tombo de Mouhot estas situa ĝuste ekster Ban Phanom, oriente de Luang Prabang.

Henri Mouhot
Persona informo
Naskiĝo15-an de majo 1826 (1826-05-15)
en Montbéliard
Morto10-an de novembro 1861 (1861-11-10) (35-jaraĝa)
en Luampabano
Mortokialomalario
TomboLuampabano
Lingvojfranca
ŜtatanecoFrancio
Okupo
Okupoesploristo • natursciencisto • botanikisto • entomologo
VerkojAngkor
vdr
Fasado de Angkor Ŭat, de Henri Mouhot.
Desegno de Henri Mouhot: Angkor Ŭat
Pavilono de Angkor Ŭat, de Henri Mouhot.

La templo Angkor Ŭat nur ekestis populara en la Okcidento dum la 19-a jarcento danke al vojaĝnotoj de la esploristo Henri Mouhot. Muhot kredis, ke la templo estis konstruita dum la antikva epoko. La vera historio de Angkor Ŭat estis poste pli bone komprenita danke al la studo de stilaj datumoj kolektitaj dum la riparaj laboroj.

La veturaj taglibroj de Mouhot estis la materialo de Voyage dans les royaumes de Siam, de Cambodge, de Laos et autres parties centrales de l'Indochine (publikigita en 1863, 1864).

Bibliografio

  • Bryson, 2003, A Short History of Nearly Everything, ĉap. 6, ISBN 0-552-15174-2
  • Petrotchenko, Michel (2011), Focusing on the Angkor Temples: The Guidebook, 383 p., Amarin Printing and Publishing, 2a eldono, ISBN 978 616 305 096 0
  • Angkor Guide, publikigita en Siem Reap de la Kamboĝa Ministerio de Informado