Herrnhut

komunumo de Saksio en Germanio

Herrnhut estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Görlitz de la federacia lando Saksio kaj estas la centro de samnoma komunumaro el du najbaraj komunumoj proksime kunlaborantaj. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 5849 loĝantojn.

Herrnhut
Blazono
Herrnhut (Germanio)
Herrnhut (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • urbo
Administrado
Federacia landoSaksio
DistriktoDistrikto Görlitz
KomunumaroVerwaltungsgemeinschaft Herrnhut
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo035873
Poŝtkodo02747
Aŭtomobila kodoGR
Oficiala Municipokodo14626180
Subdivido2 komunumopartoj (Ortsteile) / urbopartoj (Stadtbezirk)
Politiko
KomunumestroRainer Fischer
Adreso de la administrejoLöbauer Str. 18
Demografio
Loĝantaro5849 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo, 14° 45′ O (mapo)51.01666666666714.74166666666751° 1′ N, 14° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo344 m
Areo19,88 km²
Oficiala retejohttps://www.herrnhut.de/
vdr

Historio

La komunumo ekekzistis en la 1722-a jaro kiel setlejo de moravoj pro konfesiaj kialoj ekziliĝintaj ("Böhmische Brüder"/Unuiĝo de fratoj); ili ekloĝis en Berthelsdorf sur bienoj de la granda bonfarinto Nikolao Ludoviko grafo de Zinzendorf. Intertempe tie Erdmuthe Dorothea de Zinzendorf mem funkciis kiel mastrumistino. Ekde 1732 la vilaĝo, kies nomo ŝanĝiĝis al Herrnhut, iĝis ĝermo de la tutmonda misia aktiveco de la Unuiĝo de fratoj (angle: Moravian Church, germane: Herrnhuter Brüdergemeinde).

Vidindaĵoj

Inter la religiaj lokoj indas mencii la Preĝejan salonegon, la tombejon kaj la voktejon servantan kiel seĝejo al la Herrnhutanaro. En ĉi lasta aprobiĝis ĉiujare la edifaj Herrnhutaj devizoj (Herrnhuter Losungen), kiuj estu devigaj por ĉiu herrnhutano en la tuta mondo. En la urbetoparto Ruppersdorf troviĝas krome superrivera kasteleto.

Herrnhuta stelo en lubeka preĝejo

La vilaĝo estas konata ankaŭ kiel lulilo de la produktado de specialaj kristnaskaj steloj (Herrnhuter Sterne).

Eksteraj rilatoj