Hieronimo Wierzchowski-Korczak

Hieronimo WIERZCHOWSKI-KORCZAK [vjeĵĥovski-korĉak] (naskiĝis la 20-an de julio 1860 en Lvovo) estis pola esperantisto, juĝa senatano, membro de iama aŭstria parlamento.

Hieronimo Wierzchowski-Korczak
Persona informo
Naskiĝo20-an de julio 1860 (1860-07-20)
en Lvivo
Morto20-an de januaro 1942 (1942-01-20) (81-jaraĝa)
en Lvivo
LingvojEsperanto
LoĝlokoBuĉaĉ
ŜtatanecoCislajtioPollando
Alma materJura Fakultato de Lviva Universitato
Okupo
Okupojuĝistopolitikistoesperantisto
vdr

Li antaŭe estis Volapükisto. Li estis unu el la unuaj Esperantistoj en la mondo kaj posedis leteron Esperantan de Zamenhof de la 28-a de oktobro 1887. Li estis varma propagandisto, prezidanto de la Esperanto-Societo en Lvovo. Li verkis lernolibron kaj gvidis tre multajn kursojn.