Historio de Nov-Zelando

La historio de Nov-Zelando datiĝas de antaŭ almenaŭ 700 jaroj, kiam ĝi estis eltrovita kaj eksetlita de polinezianoj, kiuj evoluigis klaran maorian kulturon centritan sur parencecaj ligoj kaj lando. La unua eŭropa esploristo eltrovinta Nov-Zelandon estis Abel Janszoon Tasman la 13-an de decembro 1642. Nov-Zelando estis unu el la lastaj signifaj teroj kiun setlis homoj.

Tāwhiao, dua reĝo de la maorioj, ĉirkaŭ 1890

Frua alveno de polinezianoj

Plej novaj esploroj de ostoj de la kioreo kaj alportitaj semoj helpe de radiokarbona datado[1], pruvoj de senarbarigo kaj varioj de mitokondria DNA en maoriaj grupoj evidentigas ke Nov-Zelandon unue setlis polinezianoj inter 1250 kaj 1300[2][3], konkludante longan serion de vojaĝoj tra la sudpacifikaj insuloj.[4] Dum la sekvantaj jarcentoj tiuj setlantoj evoluigis apartan kulturon kiu nun nomiĝas Māori (maoria). La popolo dividiĝis en iwi (triboj) kaj hapū (subtriboj) kiuj kunlaboris, konkursis kaj eĉ interbatalis. Je iu punkto, grupo de maorioj migris al Rēkohu (Chatham-insularo), kie ili evoluigis apartan Moriorian kulturon.[5][6]Grandan parton de la morioria popolo detruis inter 1835 kaj 1862 malsanoj el Eŭropo kaj invadoj kaj sklavigoj fare de maorioj el la pli grandaj insuloj. Nur 101 homoj travivis ĝis 1862, kaj la lasta konata tute moriora homo mortis en 1933.[7]

Ĉar la unuaj maorioj, kiuj atingis la landon ne povis nutri sin per mamuloj, ili komence estis ĉasistoj de moaoj (Dinornithidae), flugnekapablaj birdoj, similaj al la afrikanaj strutoj, kiuj ekstermiĝis post kelkaj jaroj. Same malaperis la aglo de Haast, la plej granda rabobirdo de la moderna mondo, verŝajne ĉirkaŭ 1700. Tiel la unua setlado de la lando fare de la maorioj ekstermigis multajn bestospeciojn. Poste nutris sin la maorioj per kultivado de la kumara (batato).

Alveno de eŭropanoj

Kopio de la Endeavour, la ŝipo de James Cook.

En 1642 Nov-Zelando estis malkovrita de la nederlanda vojaĝanto Abel Tasman, kiu nomis la insulojn laŭ la nederlanda provinco Zelando.Neniu alia eŭropano vizitis la landon ĝis la vojaĝo (1768-1771) de la kapitano James Cook en ŝipo la Endeavour. Li envenis en 1769 kaj kartografis la landon[8].En 1840, la traktato de Waitangi igis Nov-Zelandon brita kolonio.

Sendependeco

En 1931 la lando akiris sendependecon de Britio; de 1945 ĝi estas ano de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj de 1947 membro de la Brita Komunumo.

Referencoj