Hom-biosfera programo (Unesko)

programo de Unesko

La Hom-Biosfera Programo (Man and Biosphere - MAB) estas interfaka esplorprogramo de UNESKO kiu komenciĝis en 1968 kaj formale fondiĝis en 1971, kun la celo krei sciencan bazon por antaŭenigi ekvilibran rilaton inter la homo kaj la vivmedio per la protekto de biodiverseco kaj bonaj praktikoj de daŭripova disvolviĝo sur tutmonda nivelo.

Hom-biosfera programo
emblemo
projekto • registara programo
Komenco1971 vd
RetejoOficiala retejo
vdr

Priskribo

Dum ĝi tuŝas aferojn rilate al sciencaj problemoj, ekologiaj, sociaj kaj evoluaj areoj, la programo MAB kunigas malsamajn fakojn (natursciencoj, sociaj sciencoj, ekonomiko kaj edukado) por plibonigi homajn mediojn kaj konservi naturajn ekosistemojn.

Ĉi tiu programo funkcias en ĉiu lando per naciaj komitatoj kaj en la mondo kun la tutmonda reto de biosferaj rezervejoj. En 2015 la Monda Reto de Biosferaj Rezervejoj inkluzivis 714 biosferajn rezervejojn (inkluzive de 21 translimajn) en 129 landoj[1]. Ili servas kiel testejon por daŭripova disvolviĝo. La loka loĝantaro proksime kunlaboras por trovi la ĝustan ekvilibron inter ekonomio/turismo kaj ekologio[2].Ĝi ĉefe okupiĝas pri reto de biosferaj rezervejvoj. La programo funkcias kiel speco de forumo por interŝanĝo de ideoj kaj spertoj pri daŭripova evoluigo kaj administrado de ĉi tiuj rezervoj. Biosferaj rezervejoj estas areoj kiuj estas supozataj evoluigi kreivajn ideojn por elprovi ilin kaj kunhavigi la rezultojn.

UNESKO RegionojNombro de biosferaj

rezervejoj

Nombro de landoj
Afriko6428
Arabaj ŝtatoj27111
Azio kaj Pacifiko12423
Eŭropo kaj Nord-Ameriko28934
Latin-Ameriko kajKaribio11721

Avantaĝoj de statuso

Mapo montranta la mondan reton de biosferaj rezervejoj (2013)

La vantaĝo de statuso de biosfera rezervejo estas ke homoj de la regiono okupiĝas pri aferoj kiel daŭripova turismo kaj daŭripova edukado. Vizitantoj povas veni al la areo specife pro la stato de la biosfera rezervejo. La partopreno kun lokaj komunumoj ankaŭ kreas ian fieron, ke la areo, kie ili loĝas, havas internacian signifon.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj