Homa efiko sur la medio

Homa efiko sur la medioantropogena efiko sur la medio estas la ŝanĝoj kiujn suferas la biofizikaj medioj[1] kaj la ekosistemoj, la biodiverseco, kaj la naturaj rimedoj[2][3] okazigitaj rekte aŭ malrekte de la homoj, inter kiuj enkalkuliĝas la tutmonda varmiĝo,[1][4] la media degradado[1] (kiel la oceana acidiĝo[1][5]), amasa formorto kaj perdo de biodiverseco,[6][7][8][9] ekologiaj krizoj kaj falego. Modifi la medion por kongrui kun la necesoj de la socio estas okazigante akrajn efikojn, kiuj iĝas eĉ pli akraj dum la problemo de la homa troloĝiĝo pluas.[10] Kelkaj homaj agadoj kiuj okazigas damaĝon (ĉu rekte ĉu nerekte) al la medio je tutmonda skalo estas ekzemple homa reproduktado,[11] trokonsumado, troekspluatado, poluado kaj senarbarigo, se kalkuli nur kelkajn malmultajn. Kelkaj el tiuj problemoj, kiel tutmonda varmiĝo kaj perdo de biodiverseco metas ekzistoriskon por la homa specio,[12][13] kaj la troloĝiĝo okazigas tiujn problemojn.[14][15]

Satelita foto de homa senarbarigo pliiĝanta en la projekto Tierras Bajas en orienta Bolivio. Foto cedita de NASA.
Elverŝado de poluita akvo.
Solidaj poluaĵoj.

La termino antropogena difinas efikon aŭ objekton rezultan el la homa agado. La termino estis por la unua fojo uzata en la teknika senco fare de la rusa geologo Aleksej Pavlov, kaj poste uzata en angla de la brita ekologo Arthur Tansley reference al la homaj influoj sur la pintaj plantokomunumoj.[16] La priatmosfera sciencisto Paul Crutzen enkondukis la terminon "antropocena" meze de la 1970-aj jaroj.[17] La termino estas foje uzata en la kunteksto de elsendoj da poluo kiuj estas produktitaj de homa agado ekde la starto de la agrikultura revolucio sed ankaŭ aplikiĝas larĝe al gravaj homaj efikoj sur la medio.[18] Multaj el la agadoj fare de homoj kiuj kontribuas al la varmigo de la medio pro la brulado de fosiliaj brulaĵoj el variaj fontoj, kiel la: elektro, aŭtoj, aviadiloj, spacvarmigo, fabrikoj aŭ detruado de arbaroj.[19]

Notoj