Horace Huet

franca esperantisto

Horace HUET [üe] (naskiĝis en 1860; mortis la 28-an de februaro 1911 en Nice) estis franca esperantisto kaj membro de la Lingva Komitato (LK) de 1905.[1]

Horace Huet
Persona informo
Naskiĝo30-an de novembro 1859 (1859-11-30)
Morto28-an de februaro 1911 (1911-02-28) (51-jaraĝa)
LingvojEsperanto
ŜtatanecoFrancio
Okupo
Okupoesperantisto
vdr
Huet (dua de maldekstre) kun la redakcio de La Revuo ĉ. 1909

Huet estis esperantisto de 1902. Li fondis kaj prezidis la grupon de Nico, poste li estis vicprezidanto de la grupo de Parizo. Li estis redakcia sekretario de la periodaĵo "La Revuo".

Komisiita de LK prepari la Unuan Oficialan Aldonon al la Fundamento, li verkis en 1907 liston de 2200 novaj radikoj ("Unua Raporto Huet"), tamen ankaŭ proponis multajn ŝanĝojn al Fundamentaj vortformoj. En 1911 sekvis la "Dua Raporto Huet".

Enciklopedio de Esperanto en 1933 juĝas:

"li estis mirinda lingvisto, studema kaj analizema spirito, kun vasta kaj firma klereco. Li komparis la jam aperintajn vortarojn, profunde pristudis la Zamenhofajn verkojn, kaj amasigis slipojn de multvaloraj notoj por granda vortaro. Li prezentis tiun laboron al la Lingva Komitato (1908), sed lia laboro ne estis publikigita. Li sentis progresantan senfortiĝon, kaj, laŭ lia peto, Bourlet proponis al Grosjean-Maupin, ke li prenu sur sin la taskon daŭrigi la laboron kaj fari kompletan vortaron."

Li tradukis unuaktan komedion "La Fluido de John", multfoje luditan.

Verkoj

  • 1907: Pri la preparo de nova kaj pli plena eldono de universala vortaro - raporto al la Lingra Komitato. Parizo 1907, 42 p. (rete konsultebla ĉe IEMW)
  • 1911: Pri la preparo de nova kaj pli plena eldono de universala vortaro - raporto Lingva Komitato. Paris: Esperantista Centra Oficejo 1911, 42 p.

Referencoj