Huai

La rivero Huai, iam latinigite Hŭai, estas grava rivero en Ĉinio. Ĝi fluas mezvoje inter la Flava Rivero kaj la Jangzio,[1] nome la du plej grandaj riveroj en Ĉinio, kaj kiel ili fluas el okcidento orienten. Historie dreninte rekte en la Flava Maro, la inundoj ŝanĝis la fluejon de la rivero tiel ke ĝi estas nune grava alfluanto de Jangzio. La Huai estas notinde suferanta pro inundoj.

Huai
rivero
Bazaj informoj
Longeco1 110 km
Fluo
Geografio
LandojPopola Respubliko Ĉinio
RegionojAnhujo
vdr

La linio Huai-Kinlinga Montaro estas ĝenerale konsiderata kiel la geografia dividilo inter Norda kaj Suda Ĉinio. Tiu linio estas proksima al la konturlinio de 0 °C en januaro kaj de 800 mm de pluvo en Ĉinio. Ĝi montras ankaŭ la limon establitan en 1142 pere de la Traktato de Ŝaoŝing inter la Dinastio Jin en Norda Ĉinio kaj la Suda Song en Suda Ĉinio.

La rivero Huai estas 1110 km longa kun akvokolekta areo de 270 000 km².[1]

Notoj