ING Grupo

La Grupo ING (nederlande ING Groep) estas nederlanda multnacia banka kaj financserva korporacio en Amsterdamo. Kun totala havaĵo de 1.1 mil bilionoj da usonaj dolaroj,[1] ĝi estas unu el la plej grandaj bankoj en la mondo, kaj rangas inter la 30 plej grandaj bankoj tutmonde. Ĝi estas inter la dekkvin pintaj en la listo de plej grandaj eŭropaj kompanioj laŭ enspezo.

ING Groep N.V.
ING Groep N.V.
negoco • entrepreno • kredita institucio • bankofinanca instituciopublika kompanio vd
Dum1991 - nekonata/nuntempe
AntaŭuloBarings Bank
Jura formoAnonima societo
Fonditaen 1991
SidejoAmsterdamo, Nederlando
LandoNederlando
Estr(ar)oSteven van Rijswijk
Dungitoj55 901 (2020)
AgokampoBanko
financaj servoj
ISIN-kodoNL0011821202
filiaj kompaniojING-DiBa • Interhyp Group • ING Australia • ING Türkiye • ING Romania • ING Belgium vd
Posedataj kompaniojBarings Bank • Leicester Haymarket Theatre • Haymarket Shopping Centre vd
TTThttps://www.ing.com/
vdr
Sidejo de ING en Amsterdamo.

ING estas la nederlanda membro de la Inter-Alfa Grupo de Bankoj, kooperativa konsorcio de 11 elstaraj eŭropaj bankoj.[2] Ekde la kreado en 2012, ING Banko estas membro en la listo de tutmondaj gravaj bankoj.

En 2020, ING havis 53.2 milionojn da klientoj en pli ol 40 landoj.[3] La kompanio estas komponanto de la borsa indico Euro Stoxx 50.[4] La longdaŭra ŝuldo de la kompanio en Decembro 2019 estis de 150 mil milionoj da eŭroj.[5]

ING estas mallongigo de Internationale Nederlanden Groep (Internacia Nederlanda Grupo). La oranĝa leono en la logoo de ING aludas al la nederlanda deveno de la grupo.[6]

Notoj

Eksteraj ligiloj