Idries Ŝah

Idries Ŝah, ankaŭ Idries Shah (en paŝtuna lingvo: ادريس شاه‎, en urdua: ادریس شاه‎; 16a de Junio 1924 – 23a de Novembro 1996), konata ankaŭ kiel Idris Shah, denaske Sayed Idries el-Hashimi (en araba: سيد إدريس هاشمي) kaj per la plumnomo Arkon Daraul, estis verkisto kaj instruisto en la sufiisma tradicio, kiu verkis ĉirkaŭ tri dekojn da libroj pri temoj game el psikologio kaj spiriteco al veturlibroj kaj kulturaj studoj, kaj ankaŭ grava pensulo de la 20-a jarcento.[1]

Idries Ŝah
Persona informo
Naskiĝo16-an de junio 1924 (1924-06-16)
en Ŝimla, Panĝabo (Brita Hindio),  Brita Hindio
Morto23-an de novembro 1996 (1996-11-23) (72-jaraĝa)
en Londono
TomboBrookwood Cemetery vd
Religioislamo vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma materCity of Oxford High School for Boys vd
Subskribo Idries Ŝah
Familio
PatrinoSaira Elizabeth Luiza Shah vd
GefratojOmar Ali-Shah • Amina Shah vd
InfanojSaira Shah • Safia Shah • Tahir Shah vd
Profesio
Alia nomoArkon Daraul vd
Okupoverkisto • verkisto de porinfana literaturo • instruisto • kolektisto de fabeloj vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinta en Hindio, posteulo de nobela familio de Paŝtunoj el Afganio,[1] Ŝah kreskiĝis ĉefe en Anglio. Liaj fruaj verkoj centriĝis al temoj kiel magio kaj sorĉado.[2][3] En 1960 li fondis eldonejon nome Octagon Press, kaj produktis tradukojn de klasikaj tekstoj de Sufiismo same kiel propraj verkoj. Lia plej ikona verko estis La Sufiistoj, kiu aperis en 1964 kaj ricevis laŭdojn internacie.[4] En 1965, Ŝah fondis en Londono la Institute for Cultural Research (Instituto por Kultura Esplorado), nome edukorganizo dediĉita al la studo de la homa konduto kaj de la kulturo.[5] Simila organizo, nome la Institute for the Study of Human Knowledge, konata ankaŭ kiel ISHK (Instituto por la Studo de la Homa Konduto) ekzistas en Usono,[6] sub estreco de la psikologo kaj profesoro de la Universitato Stanford Robert Ornstein, nomumita de Ŝah kiel lia sendito en Usono.[7]

En siaj verkoj, Ŝah prezentas Sufiismon kiel universala formo de saĝeco antaŭa al Islamo, metante emfazon al la dinamismon de la Sufiismo, ties nestata naturo kiu ĉiam adaptiĝas al la nuntempo, kongrue kun la koncernaj lokoj kaj homoj. Krome li enkadrigis siajn instruojn en terminoj de la okcidenta psikologio. Ŝah faris etendan uzadon de rakontoj, tradicia sciaro kaj paraboloj, tekstoj kiuj enhavas multajn tavolojn de signifoj desegnitaj por aktivigi memrigardon kaj meditadon en la leganto. Eble li estas plej konata pro siaj kolektoj de la amuzaj historioj de Nasredin.[8]

Ŝah estis foje kritikita de orientistoj kiuj pridubis liajn konojn. Lia rolo en la polemiko kiun vekis nova traduko de la Robajĝat de Omar Ĥajam, publikigita de lia amiko Robert Graves kaj lia pli aĝa frato, Omar Ali Ŝah, estis celo de detala ekzameno.[9] Tamen, li havis ankaŭ nombrajn defendantojn, inter kiuj elstaris la romanistino (kaj ricevinto de la Nobel-premio de literaturo) Doris Lessing. Ŝah estis agnoskita kiel proparolanto de Sufiismo en Okcidento kaj prie prelegis kiel vizitprofesoro en granda nombro de universitatoj de Okcidento. Liaj verkoj ludis gravan rolon por prezenti Sufiismon kiel formo de spirita saĝeco nerelegia kaj individua.

Notoj