Imanol Uribe

Imanol URIBE Bilbao (San Salvador, Salvadoro,[1] 28-a de februaro 1950) estas hispana kin-reĝisoro kaj produktoro.

Imanol Uribe
Persona informo
Naskiĝo28-an de februaro 1950 (1950-02-28) (74-jaraĝa)
en San-Salvadoro
Lingvojhispana
ŜtatanecoHispanioSalvadoro
Familio
Edz(in)oMaría Barranco
Okupo
Okupofilmreĝisorofilmmuntistoscenaristoaktorofilmproduktoro
vdr

Kariero

Li studis ĵurnalismon kaj kinarton. En 1975 li fondis produktoran entreprenon Zeppo Films, en 1979 Cobra Films kaj poste Aiete Films. La ĉefa temaro de liaj filmoj estas socipolitika situacio de Eŭskio, ekzemple en El proceso de Burgos, La fuga de Segovia, La muerte de Mikel kaj Días contados. Aparte li frontis aliajn temojn: kie rasismo en Bwana, sorĉistinoj en La luna negra kaj historion en El rey pasmado. Krom reĝisorado, li okupiĝis ankaŭ kiel produktoro, kiel en Secretos del corazón.

Laŭlonge de longa kariero, li ricevis nombrajn premiojn, inter kiuj menciindas la Ora Konko en Donostia Kinfestivalo pro Días Contados; ok Goja-premioj pro Días Contados kaj aliaj sep Goja-premioj pro El rey pasmado (bazita sur la romano de Gonzalo Torrente Ballester, Crónica del rey pasmado).

Filmoj

JaroFilmo
1979El proceso de Burgos
1981La fuga de Segovia
1983La muerte de Mikel
1986Adiós pequeña
1989La luna negra
1991El rey pasmado
1994Días contados
1996Bwana
1998Extraños
2000Plenilunio
2002El viaje de Carol
2007La carta esférica
2012Miel de naranjas
2015Lejos del mar
2022Llegaron de noche

Referencoj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Imanol Uribe en la hispana Vikipedio.