Incendio de Tinder

La incendio de Tinder estis arbara incendio okazinta inter aprilo kaj majo 2018 en la usona subŝtato Arizono. Ĝi bruligis 16 309 akreojn de la Nacia Arbaro Coconino. La fajro estis eltrovita de la fajroturo de la Usona Arbara Agentejo la 27-an de aprilo 2018. Favorita de forta vento, malalta grado de humido kaj varma vetero, la fajrego rapide iĝis tre granda en la fino de aprilo. La Arizona Subŝtata Aŭtovojo 87 estis barita, kaj 1000 hejmoj en Kantono Coconino estis evakuitaj. Ĉi tiuj ordonoj validis ĝis la 4-a de majo.

Incendio de Tinder

Preskaŭ 700 fajrobrigadistoj estis parto de la reteno de la fajro. Ĝi finiĝis la 24-an de majo. La oficiala enketo malkrovis, ke la incendio fontis el kontraŭleĝa tenduma fajro.

Precedenco

Arbaraj incendioj estas jam natura parto de la ekologia ciklo de la Usona Sudokcidento. La incendio de Tinder estas unu el la 2 000 arbaraj incendioj okazintaj en Arizono en 2018, kiuj entute bruligis 165 356 akreojn.[1][2]

En januaro 2018, Doug Ducey, la guberniestro de Arizono, avertis ke la subŝtato povus sperti katastrofan arbarincendian sezonon en 2018. La vintro de 2018 estis tre seka. La incendia sezono de 2017 jaro estis ankaŭ severa, kaj la subŝtataj arbaroj estis ankoraŭ "resaniĝanta". Kiam la incendio de Tinder komenciĝis, la vetero en la regiono estis tre ventema, seka kaj varma.[3][4][5]

Incendio

La 27-an de aprilo 2018 je 11:43, la fajroturo de Usona Arbara Agentejo trovis fumon proksime de la Kinder Crossing Trail en la Nacia Arbaro Coconino. Oni intencis nomi la fajron «Kinder Fire» (incendio de Kinder), sed eraro de la sendanto ŝanĝis la nomon al neĝusta «Kinder Fire». La saman tagon, 100 fajrobrigadistoj estis senditaj batali kontraŭ la fajro, kiu estis tiumomente 150 akreojn granda. La ventoj de la 28-a kaj la 29-a de aprilo blovis ĝis po 80 kilometroj en horo, tio ekscitis la fajron kaj malhelpis la flugadon de fajrobrigadaj aviadiloj.

La rapida kreskado de la fajro rezultigis la fermon de la Arizona Subŝtata Aŭtovojo 87. La 30-an de aprilo, Doug Ducey deklaris, ke Kantono Coconino troviĝis en krizostato. La 1-an de majo, la incendio de Tinder etendiĝis ĝis 11 420 akreoj (46,2 km²) kaj bruligis 30 konstruaĵojn. La sekvan tagon, pluvo kaj neĝo malrapidigis la kreskadon de la fajro kaj la fajrobrigadistoj povis ekregi la fajron kaj reteni ĝin. La fajro trafis jam 15 841 akreojn en tiu dato, sed oni taksis ĝin 79-elcente regita. La Arizona Subŝtata Aŭtovojo 87 estis ankaŭ remalfermita. La 24-an de majo, la incendio estis 95-elcente retenita.

Konsekvencoj

La incendio de Tinder entute bruligis 165 356 akreojn (t.e. 669 km²) dum 27 tagoj. La estingado de fajro kostis 7 500 000 usonajn dolarojn. La incendio trafis 96 konstruaĵojn. 33 el ili estis domoj kaj 63 estis minoraj konstruaĵoj. En la klimakso de la incendio, 695 fajrobrigadistoj batalis kontraŭ ĝi.

La Usona Arbara Agenteji esploris la kaŭzon ekde la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo. Eĉ se la kulpulo(j) ne estis trovita(j), oni asertis ke la incendio devenis de kontraŭleĝa forlasita tenduma fajro.

Referencoj