Ioanis Paleokrasas

greka politikisto

Ioanis Paleokrasas (greke: Ιωάννης Παλαιοκρασσάς) (Ateno, 27-a de marto 1934 - 2-a de oktobro 2021) estis greka politikisto. Li interalie estis ministro pri financoj de Grekio kaj post tio membro de la tria Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Union inter la jaroj 1993 kaj 1995. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakon medio. Ioannis Paleokrasas estis membro de la konservativa partio Nea Dimokratia (ND) de Grekio.

Ioanis Paleokrasas
Persona informo
Naskiĝo27-an de marto 1934 (1934-03-27)
en Ateno
Morto2-an de oktobro 2021 (2021-10-02) (87-jaraĝa)
en Ateno
Lingvojgreka vd
ŜtatanecoGrekio vd
Alma materLondona Lernejo de Ekonomiko • Varvakeio vd
PartioNea Dimokratia vd
Profesio
Okupopolitikistoekonomikisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Ioanis Paleokrasas

La 14-an de julio 1992 lia aŭto estis la celo de rakeda atako en Ateno. La celo ne trafiĝis, sed tamen apuda piediranto estis mortigita.