Island Records

diskeldonejo

Island Records estas plurlanda diskeldonejo posedata de Universal Music Group. Ĝi estis fondita en 1959 de Chris Blackwell, Graeme Goodall kaj Leslie Kong en Jamajko,[1] kaj estis poste vendita al PolyGram en 1989. Island kaj A&M Records, alia diskomarko ĵus akirita de PolyGram, estis ambaŭ tiam la plej grandaj sendependaj diskeldonejoj de la historio, el kiuj Island faris eĉ pli grandan influon en la etoso de progresiva muziko en Britio komence de la 1970-aj jaroj.

Island Records
diskeldonejo
Komenco4-a de julio 1959 vd
Lando(j)Jamajko vd
SidejoLondono
Fondinto(j)Chris Blackwell • Graeme Goodall • Leslie Kong vd
RetejoOficiala retejo
vdr

Island Records funkcias en kvar internaciaj divizioj: nome Island Usono, Island UR, Island Aŭstralio, kaj Island Francio (konata kiel Vertigo Francio ĝis 2014). Nunaj gravaj homoj estas la prezidanto de Island Usono nome Darcus Beese, OBI[2] kaj MD Jon Turner. Parte pro sia grava heredo, Island restas unu el la plej elstaraj diskeldonejoj de UMG.

Artistoj kiuj kontraktis kun Island Records estas ekzemple Bob Marley, Nick Drake, Queen, Jethro Tull, Grace Jones, Steve Winwood, King Crimson, Emerson, Lake & Palmer, Brian Eno, Demi Lovato, Ariana Grande, Keshi, Sabrina Carpenter, Avicii, Poppy, Cat Stevens, Kevin McDermott Orchestra, The Orb, Tove Lo, Sparks, the Cranberries, Tracy Bonham, Roxy Music, Bishop Briggs, Hozier, Blackbear, Pulp, Fall Out Boy, The Killers, DYLAN, Loser, Leona Lewis, U2, Mumford & Sons, Iggy Azalea, Amy Winehouse, Tom Waits, Ben Howard, James TW, Florence and the Machine, Sigrid, John Newman, Local H, Catfish and the Bottlemen, Sandy Denny, Disclosure, Big Shaq, the Weeknd, Keane, Annie Lennox, JP Cooper, PJ Harvey, Janet Jackson, John Martyn, Nick Jonas, KSI, Robyn, Shawn Mendes, Jessie J, Scarlxrd, Laleh, Insane Clown Posse kaj The Streets.[3][4]

Notoj