István Bársony
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
István Bársony | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de novembro 1855 (1855-11-15) en Sárkeresztes | ||||
Morto | 11-an de marto 1928 (1928-03-11) (72-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Rena malfunkcio vd | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto redaktoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
István BÁRSONY [iŝtvAn bArŝonj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bársony István estis hungara verkisto, ĵurnalisto, ĉasisto, membro de Societo Petőfi (1894), membro de Societo Kisfaludy (1898).
István Bársony naskiĝis la 15-an de novembro 1855 en Sárkeresztes. Li mortis la 12-an de marto 1928 en Budapeŝto.
István Bársony frekventis lernejojn en Nagykároly, Pozsony, Szatmárnémeti, universitatojn en Pozsony kaj en Budapeŝto. Ekde 1881 li aliĝis al staboj de diversaj periodaĵoj, kie li diligente verkis artikolojn. Li debutis novelisto en 1886. Poste li aperigis ankaŭ romanojn kun temoj pri ĉasado.