Italo Calvino

Italo Calvino (naskiĝis la 15-an de oktobro 1923 en Santiago de las Vegas, Kubo, mortis la 19-an de septembro 1985 en Siena, Italio) estis itala verkisto, publikigisto, folkloristo kaj ĵurnalisto.

Italo Calvino
Persona informo
Italo Calvino
NaskonomoItalo Giovanni Calvino Mameli
Naskiĝo15-an de oktobro 1923 (1923-10-15)
en Santiago de las Vegas
Morto19-an de septembro 1985 (1985-09-19) (61-jaraĝa)
en Sieno
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis pertraumatic intracranial hemorrhage vd
Religioateismo vd
Lingvojitalafranca vd
LoĝlokoSantiago de las Vegas • SanremoTorinoFlorencoSanremoTorinoNov-JorkoTorinoHavanoRomoParizoRomo vd
ŜtatanecoItalioReĝlando Italio vd
Alma materUniversitato de TorinoUniversitato de Florenco vd
Familio
PatroMario Calvino vd
PatrinoGiuliana Luigia Evelina Mameli Calvino vd
GefratojFloriano Calvino vd
Edz(in)oEsther Judith Singer vd
Profesio
Okupoverkistoĵurnalisto • eseisto • romanisto • scenaristo vd
Laborkampoitala literaturo vd
Aktiva enSanremoRomoTorino vd
Aktiva dum1947– vd
Verkado
VerkojThe Baron in the Trees ❦
Invisible Cities ❦
If on a winter's night a traveler ❦
Six Memos for the Next Millennium ❦
The Nonexistent Knight ❦
The Cloven Viscount ❦
The Path to the Nest of Spiders ❦
Marcovaldo vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Calvino naskiĝis en Kubo, kie laboris lia patro. Tre juna li transloĝiĝis al Italio ĉe Sanremo, kie li havis laikan kaj kontraŭfaŝisman edukadon. Li komencis studi agrikulturon ĝis eksplodo de 2-a Mondmilito. En la jaro 1943 li aliĝis al partizanoj kaj en 1945 al la Itala Komunista partio (al kiu li apartenis ĝis 1956 kiam soveta armeo invadis Hungarion), kaj li komencis studojn pri Literaturo. En tiu epoko li ekkonas la verkiston Cesare Pavese.

En 1947 li publikigis sian unuan romanon, Il sentiero dei nidi di ragno bazita je sia sperto kiel partizano kaj en 1949 la rakonton Ultimo viene il corvo. Inter la jaroj 1952 kaj 1959 li verkis la trilogion I nostri antenati formita per Il visconte dimezzato,Il barone rampante kaj Il cavaliere inesistente.

Calvino estis verkisto, kiu - pasante tra diversaj periodoj kaj stiloj - daŭrigis la publikadon ĝis sia morto en 1985 dum pretigis la Lezioni americane por Universitato Harvard, konitaj post lia morto kune kun Sotto il sole giaguaro, La strada di San Giovanni kaj Prima che tu dica pronto.

Verkaro

Li starigas multajn demandojn pri la vivo, la homo kaj la mondo en siaj libroj. Krom romanojn li verkis fabelojn, eseojn kaj teatraĵon.

En la itala

  • Il barone rampante (1957)
  • Il cavaliere inesistente (1959)
  • Il visconte dimezzato (1952)
  • Marcovaldo (1963)
  • Fiabe italiane (1956) - Italaj fabeloj
  • Gli amori difficili
  • Lezioni americane (1985)
  • Il sentiero dei nidi di ragno (1947)
  • Le città invisibili (1972)
  • Le cosmicomiche (1965)
  • Racconti
  • Ultimo viene il corvo (1949)
  • Palomar (1983)
  • La giornata di uno scrutatore (1964)
  • L'entrata in guerra
  • Collezione di sabbia
  • Il castello dei destini incrociati (1969)
  • La taverna dei destini incrociati (1973)
  • La speculazione edilizia
  • Se una notte d'inverno un viaggiatore (1979)
  • Sotto il sole giaguaro
  • Ti con zero (1968)
  • La strada di san Giovanni
  • Una pietra sopra
  • Perché leggere i classici
  • La nuvola di smog - La formica argentina
  • Prima che tu dica "pronto"
  • Sulla fiaba
  • Eremita a Parigi

Tradukoj al Esperanto

  • Palomar, Filozofia romano, IEF, 2023. 94 paĝoj, tradukis N. Rossi, ISBN 9788896582299[1]
  • Kosmokomikoj, dek du fantazisciencaj rakontoj, IEF, 2023, 107 paĝoj, ISBN 9788896582282 [2].

Referencoj