Ivan Ajvazovskij

Ivan Konstantinoviĉ AJVAZOVSKIJ (ruse Иван Константинович Айвазовский), (armene Հովհաննես Կոստանդինեսի Հայվազյան) estis granda rusia armendevena pentristo, kolektinto kaj mecenato. En pentrarto li famiĝis ĉefe kiel marinisto, pejzaĝisto kaj portretisto. Li naskiĝis la 29-an de julio n.s. 1817 en Teodozio, Krimeo, Rusa Imperio, mortis la 2-an de majo 1900 samloke.

Ivan Ajvazovskij
Persona informo
NaskonomoՀովհաննես Այվազյան
Naskiĝo17-an de julio 1817 (1817-07-17)
en Teodozio, Taŭrida gubernio,  Rusia Imperio
Morto19-an de aprilo 1900 (1900-04-19) (82-jaraĝa)
en Teodozio, Taŭrida gubernio,  Rusia Imperio
TomboSt. Sarkis Church (Feodosia)
Lingvojrusaarmena
LoĝlokoTeodozio
ŜtatanecoRusia ImperioRusio
Alma materSimferopol gymnasium №1 • Rusia Akademio de Belartoj
Familio
Frat(in)oGabriel Aivazovsky
InfanoQ110366109
Okupo
Okupopentristo • vidartisto • artkolektanto
VerkojThe Ninth Wave
Brig “Mercury” Attacked by Two Turkish Ships
Night at the Rodos island
vdr
Anna Sarkisova 1892

Post alveno en Teodozion lia patro Konstantin Grigorjeviĉ Ajvazovskij (17711841) edziĝis al tiea armenino Ripsime (17841860) poste naskinta tri filinojn kaj du filojn: Sergis (18121879), kiu famiĝis kiel ĉefepiskopo de Armena Apostola Eklezio sub monaka nomo Gabriel kaj Ovanes ( aŭ ruse Ivan).

Jam infanaĝe aperis pasioj de Ivan al pentrado kaj muziko. Li tiam sukcesis bone ludi violonon kaj desegni per krajono. Post fino de la urba elementa lernejo li translokiĝis al Simferopolo, kie li daŭrigis sian lernadon en tiea gimnazio.

Ekde 1833 li studis pentrarton en Sankt Peterburga Akademio de Belartoj, en pejzaĝa klaso, kie instruis profesoro Maksim Vorobjov. En 1835 liaj unuaj verkoj havis rimarkindan sukceson kaj alportis la arĝentan medalon. Ili ankaŭ permesis al li okupi prestiĝan laborlokon kiel asistanto de franca pejzaĝisto Philippe Tanner. Sekvontjare li studis maran batalan pentradon ĉe profesoro Aleksandr Zauerveid. En 1837 Ajvazovskij gajnis la Grandan oran medalon pro sia pentraĵo "Kalmo". Ĝi rajtigis al li vojaĝon al Krimeo kaj Eŭropo dum kelkaj jaroj senpage por praktiki tie.

Julie de 1840 Ajvazovskij venis en Italion, kie li multe laboris en Romo, Venezio, Florenco kaj Sorrento. Tie aperis lia senkomparebla maniero de pentrado: li mallongan tempon estis ĉenature kaj faris siajn pejzaĝajn bildojn ĉefe en la ateliero laŭ rememoroj kaj imagoj, kie aperis iufoje tute malsamaj, sed tre belaj vidaĵoj.

Papo Gregorio la 16-a aĉetis lian pentraĵon "Ĥaoso" kaj dekoris lin per la Ora medalo. Ankaŭ Ajvazovskij ricevis la Oran medalon de pariza Akademio de Pentrarto. Li vojaĝis kaj laboris en Svisio, Germanio, Holando, Anglio, Francio, Hispanio kaj Portugalio.

tombo de Ajvazovskij

Aŭtune de 1844 li revenis en Rusion kaj komencis labori kiel pentristo de la Ĉefa Mara Stabo. Lia kariero estis tre sukcesa. Li meritis la admiralan rangon kaj estis gratifita per multaj ordenoj. Entute la pentristo faris ĉ. 6,000 bildojn.

Ekde 1845 Ajvazovskij loĝis en sia naskiĝurbo Teodozio, kie li fondis lernejon de belartoj kaj galerion por observado de siaj pentraĵoj. Ĝin li testamentis al loĝantaro de la urbo. Li iniciatis kaj multe subvenciis konstruadon de la fervojo inter Teodozio kaj Ĝankojo, kiu ekfunkciis en 1892. Li aktive helpis kaj ĉiel apogis prosperon de la urbo. Li ankaŭ interesiĝis pri historio de Krimeo kaj partoprenis arkeologiajn elfosadojn de kelkaj tieaj tumuloj. Pro sia propra mono li konstruis alon por Teodozia muzeo de antikvaĵoj.

Antaŭ morto la pentristo multe laboris kaj ne atendis ĝian baldaŭan alvenon. La 2-an de majo 1900 li komencis pentri bildon "Eksplodo de turka ŝipo", sed subite mortis.Ivan Ajvazovskij estas sepultita apud templo Surb Sarkis (Sankta Sergio) de Armena Apostola Eklezio en Teodozio.

Familio

En 1848 Ajvazovskij edziĝis al anglino Julia Graves, kies patro servis en la rusa armeo kiel milita kuracisto. La geedzoj havis kvar filinojn: Elena, Maria, Aleksandra kaj Ĵanna. En 1860 Julia forlasis la edzon, kvankam oficiale la geedziĝo ĉesis nur en 1877.

La dua edzino estis vidvino Anna Nikitovna Sarkisova, al kiu li edziĝis en 1883.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj