Iwona Blecharczyk

Kamionistino el Pollando

Iwona BLECHARCZYK (naskiĝis la 24-an de septembro 1987) – pola kamionistino kaj Jutuba influistino. La kreintino de la aŭtokanalo Trucking Girl en Jutubo, kaj kiel la modelo por knabinoj premiita kun la titolo de Barbie Shero en 2019.

Iwona Blecharczyk

Kamionistino el Pollando
Persona informo
Naskiĝo24-a de septembro 1987
en Kosztowa
Lingvojangla
ŜtatanecoPollando
Okupo
Okupokamionisto • Interreta famulo
TTT
Retejohttps://iwonablecharczyk.com/
vdr

Biografio

Ŝi devenas el Ĉekarpata provinco.[1] En 2007 ŝi partoprenis en la beleco-konkurso Miss Polonia[2][3][4] kaj aperis dum la finalo de Ĉekarpata Miss Polonia en Mielec.[5][6] En 2010 ŝi diplomiĝis en universitato[7], laŭ edukado ŝi estas instruistino de la angla lingvo.[8] Ŝi vojaĝis kiel busŝoforino de Pollando al Anglio[9] kaj laboris en la vestindustrio.[10] En 2011, Iwona Blecharczyk iĝis kamionistino.[11][12][13]

En 2013 ŝi fondis la kanalon Trucking Girl en interreto en la retejo de Jutubo, kie ŝi prezentas registradojn el la kamiono kaj babiladojn pri aŭto-rilataj temoj.[14] La kanalo funkcias en du lingvoj - pola kaj angla. Polaj gespektantoj okupas proksimume duonon de la spektantaro.[15] Ekster Pollando, la registradoj estas statistike plej ofte spektataj en Germanio, Usono, Kanado kaj Britio.[16] En Instagram kaj Facebook, Blecharczyk prizorgas fanpaĝon.

En la periodo 2017-2018, Blecharczyk vojaĝis al Nordameriko (Kanado, Usono), vojaĝante interalie laŭ la Glacia Migrovojo kaj naftejoj.[17] [18]

En 2019, la firmao Mattel premiis al ŝi (kiel la dua pola virino post Martyna Wojciechowska)[19] la titolon de Barbie Shero[20][1] ; ĉi-okaze, Iwona Blecharczyk ricevis 29-cm-an pupon faritan laŭ sia propra modelo.[21] Post ŝi, en 2021, ĉi tiu distingo estis aljuĝita al Anita Włodarczyk.[22]

Ŝi hazarde estas en televido, kie ŝi gastigis la programon Przygody truckerki (eo: Aventuroj de kamionistino) por Discovery Channel[23][24][25], same kiel en aliaj Jutubkanaloj (ekz. la kanalo de Rafał Gębura 7 metrojn subtera), parolante pri profesio-rilataj aferoj. En Pollando, ĝi estis prezentita de, inter aliaj naTemat.pl[26], Viva.pl, Claudia.pl[27], Pola Radio[28], Newsweek Polska[29], PolenJournal[30] . Eksterlande, ili skribis pri Iwona Blecharczyk, inter aliaj en la Germana semajnĵurnalo Die Zeit[31], Der Spiegel Panorama[32], kanada gazeto La Presse en Montrealo[33], retejo metropolitaine.fr en Bordeaux[34] . La influistino estas engaĝita en bonfaraj agadoj kaj por la komunumo de profesiaj ŝoforoj.[35][36]

Ŝi estis invitita partopreni la TEDx.[37]

Gajnintino de la titolo La viro de la jaro – Transport Wings 2019, la titolo aljuĝita de Transport Logistyka Polska.[38][39]

Ŝi estis la ambasadorino de la marko Orlen (kun Robert Kubica, Kuba Przygoński kaj Adrienn Vogel)[40], ŝi estas la ambasadorino de: Volvo Truck[41], Eurowag, Truckerslife Foundation, same kiel la ambasadorino de la programo Trzeźwo myślę (eo: Sobrece mi pensas).[42]

En 2020, la pola eldonejo Muza publikigis 320-paĝan libron de Iwona Blecharczyk Trucking girl. 70-metrową ciężarówką przez świat (eo: Trucking-knabino. Tra la mondo kun 70-metra kamiono) ((ISBN 9788328715196) ), pri temoj similaj al ŝia interreta laboro.[43]

Referencoj

Eksteraj ligiloj