János Áder

János Áder [jAnoŝ Ader], laŭ hungarlingve kutima nomordo Áder János estas hungara politikisto, juristo, prezidanto, parlamentano, parlamentestro. Lia edzino estas Anita Herczegh.

János Áder
Persona informo
Áder János
Naskiĝo9-an de majo 1959 (1959-05-09) (64-jaraĝa)
en Csorna
Lingvojhungara vd
ŜtatanecoHungario vd
Alma materRévai Miklós Gimnázium • Universitato Eötvös Loránd vd
PartioFidesz vd
Familio
Edz(in)oAnita Herczegh vd
Infanoj4
ParencojGéza Herczegh vd
Profesio
Okupoadvokatopolitikisto vd
Aktiva enBudapeŝtoStrasburgoBruselo vd
Prezidanto de Hungario
Dum10-a de majo 2012
AntaŭuloPál Schmitt
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

János Áder [1] naskiĝis la 9-an de majo 1959 en Csorna.

Biografio

János Áder frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, gimnazion en Győr, poste li estis soldato en Kalocsa. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Eötvös Loránd en 1983. Dum la studentaj jaroj en la kolegio li konatiĝis kun László Kövér, Viktor Orbán kaj Anita Herczegh. Post siaj studoj li laboris en Budapeŝto en la municipa administrado, poste en akademia sociologia instituto, dume li akiris advokatan diplomon. Li edziĝis en 1984, baldaŭe li havis 4 gefilojn. En 1988 li partoprenis en fondo de nekomunista partio Fidesz. Inter 1990 kaj 2010 li estis parlamenta deputito, kie li estis 2 jarojn subparlamentestro, poste ĝis 2002 parlamentestro. Inter 20092014 li estis membro de Eŭropa parlamento. En 2012 li estis elektita prezidanto de Hungario.

Fontoj