Júlia Sigmond

hungara esperantisto

SIGMOND Júlia [ĵigmond] estis rumania hungara pupaktorino, verkistino en Esperanto kaj redaktorino. Ŝi estas naskita en Turda la 11-an de julio 1929 kaj forpasis pro COVID-19 en Piacenza la 23-an de marto 2020. Ŝi estis la fratino de la verkisto István Sigmond kaj la edzino de Sen Rodin.

Júlia Sigmond
Persona informo
Naskiĝo11-an de julio 1929 (1929-07-11)
en Turda
Morto23-an de marto 2020 (2020-03-23) (90-jaraĝa)
en Piaĉenco
MortokialoCOVID-19
LingvojEsperanto
ŜtatanecoHungarioRumanio
Familio
Frat(in)oIstván Sigmond
Edz(in)oSen Rodin
Okupo
Okupoesperantistoaktoroverkisto
vdr

Kariero

Júlia Sigmond estis pupaktorino de la hungarlingva sekcio de la pupteatro de Kluĵo, Rumanio, kunlaborintino ankaŭ en la internacia lingvo ĉe la prezentado de marionetteatraĵoj okaze de internaciaj renkontiĝoj. Ŝi esperantistiniĝis en 1956. Ŝi estis ĉefredaktorino de la revuo Bazaro (aperis 50 numeroj) kaj kunlaborantino regula de la magazino Monato.

Premioj en la belartaj konkursoj

  • 1969 - Nova Talento: Interdivido (poemo)
  • 1997 - Prozo, 2a premio: Kiam mi pardonis al la kato?
  • 2000 - Prozo, 1a premio: Mi ne estas Mona Lisa
  • 2009 - Prozo, 2a premio: Viola

Verkoj

  • 2001 - Mi ne estas Mona Lisa, (eld. Bero, Berkeley)
  • 2008 - Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo? (kompilita de la aŭtorino), (eld. Triade, Cluj-Napoca)
  • 2009 - Novaj fabeloj pri Ursido Pu kaj Porketo (kd)
  • 2011 - Nomoj kaj sortoj (12 noveloj), (eld. Exit, Cluj-Napoca)
  • 2013 - Dialogo (unu poemo en la originalo kaj 52 tradukoj), (eld. Exit, Cluj-Napoca)
  • 2013 - Libazar' kaj Tero (komuna verko kun Sen Rodin, ŝia edzo), (eld. Mondial, New York) (La libro aperis ankaŭ en hungara, rumana kaj itala versioj.) [1]
  • 2015 - Kvodlibeto (komuna verko kun Sen Rodin, ŝia edzo), (eld. Exit, Cluj-Napoca)
  • 2016 - Kvin geamikoj, (eld. Exit, Cluj-Napoca)
  • 2017 - Fronto aŭ dorsko, (eld. Dokumenta Esperanto-Centro, Đurđevac)
  • 2017 - Doloro (unu poemo en la originalo kaj 54 tradukoj), (eld. Exit, Cluj-Napoca)
  • 2018 - Steĉjo-Fabeloj, (eld. Exit, Cluj-Napoca) (La libro aperis ankaŭ en hungara versio.)
  • 2018 - Dankon (unu poemo en la originalo kaj 62 tradukoj), (eld. Exit, Cluj-Napoca)
  • 2019 - 90, diversaj tekstoj okaze de la 90-jariĝo de la aŭtorino (eld. Exit, Cluj-Napoca)

Fontoj

  • Somera numero de la revuo Spegulo, 2009.
  • Júlia Sigmond (persone)

Referencoj

Eksteraj ligiloj