JSP

JSP, angla mallongigo de JavaServer Pages ("paĝoj de servilo de Ĝavo"), servasTTT-paĝojn, kiuj estas kreitaj per Ĝavo. Enpaĝo de JSP, vi povas miksiHTML-on de la TTT-paĝo kunĜavo. La servilo, la maŝino en kiu la TTT-ejo vivas, interpretas laHTML-on kaj Ĝavon por krei la paĝon. Vi eĉ povas krei novajn kodojn porla HTML de la paĝo.

Ekzemplo tre simpla:

<H1>Hello, world! It's <%= new Date() %></H1>

La kodo inter la <% kaj %> estas enĜavo. La cetera estas en HTML.

Novaj versioj ankaŭ ebligas, aŭ eĉ devigas ('JSPX'), ke la fontokodo de la paĝo estas valida XML:

<h1>Saluton, mondo! Nun estas <jsp:expression>new Date()</jsp:expression></h1>

TTT-ejo verkita en JSP estas portebla al iu ajn servilo kiu subtenasJSP-on. JSP estas la respondo de Sun alla ASP de Microsoft, kiu, laŭvice, estas ĝia respondo al la treantikva kaj malfacila teknologio deCGI.

TTT-ejo de JSP kutime estas modelita laŭ la paradigmo deMVC.

JSP kaj servletoj

JSP estas etendo deservletoj : Ĝava kodo kiu vivas enla servilo, anstataŭ en la TTT-legilo mem (kie vivas apletoj). Por bonekompreni JSP-on, vi devas kompreni servletojn, per kiuj JSP estasrealigita. Programado per JSP estas pli facila kaj pli rapida ol programadosenpere per la servletoj mem, ĉar la servilo de JSP aŭtomate traktas primultaj detaloj.

Kiel JSP estas realigita: servilo de JSP kreas servleton el Ĝavo kajHTML de la TTT-paĝo kaj, laŭvice, la servleto skribas paĝon en HTML, kiuestas sendita al la TTT-legilo. Se la paĝo estas revizita, la HTML-on neestas rekreita, krom se la JSP de la paĝo ŝanĝis de post la lastavizito.

Serviloj de JSP

Apache Tomcat estas bona servilo kiu subtenas JSP-on kaj servletojn. Ĝiestas la JSP servilo de Apache kaj la oficiala normo laŭ Sun. Ĝi estas publika (de fonto malfermita) kaj senkosta ĉe http://jakarta.apache.org/

...

Kritiko

JSP kaj HTML

Verkado per JSP estas multe pli malfacile ol verkado simple per HTML,ĉar vi devas sperti pri Ĝavo. Sed pli da sperto, pli da kapablo.

La unua vizito al paĝo de JSP estas pli malrapida ol vizito al paĝo deHTML, ĉar la servilo devas kreas Ĝavan programon, traduki ĝin, ruli ĝinkaj tiam sendi la paĝon de HTML. Sed post la unua vizito, laservilo konservas kaj rerulas la tradukitan Ĝavo-programon ĝis la JSP de la paĝo ŝanĝas.

JSP kaj ASP

JSP estas pli bona ol ASP ĉar la subtenanta lingvo, Ĝavo,estas pli fleksebla, legebla kaj trafa ol Visual Basic (la subtenantalingvo de ASP). Kaj JSP ne estas limigita al servilo vindoza, kiel estasASP.

...