Jacek Kuroń

Jacek Jan KUROŃ (naskiĝis la 3-an de marto 1934 en Lvov, mortis la 17-an de junio 2004 en Varsovio) estis pola historiisto kaj politikisto.

Jacek Kuroń
Majo 1989
Majo 1989
Persona informo
Naskiĝo3-an de marto 1934 (1934-03-03)
en Lvivo
Morto17-an de junio 2004 (2004-06-17) (70-jaraĝa)
en Varsovio
TomboArmea Tombejo Powązki
Lingvojpola
ŜtatanecoPollando
Alma materUniversitato de Varsovio • XXII Liceum Ogólnokształcące im. Jose Marti w Warszawie
Memorigilo Jacek Kuroń
Familio
Edz(in)oGrażyna Kuroń • Danuta Kuroń
InfanoMaciej Kuroń
Okupo
Okupohistoriisto • sindikatisto • politikistopublikigistoverkisto
TTT
Retejohttp://www.kuron.pl/
vdr
Lia tombo en Varsovio

Li agadis en la 1950-aj jaroj en la junkomunista movado (pole ZMP), poste en la pola Komunista partio (LEMP), el kiu li estis forigita. En 1964 li estis kunskribanto de publika letero al la LEMP-anoj, pro kio li estis enprizonigita je 3 jaroj.

Li estis fondinto de Laborista Defenda Organizo (pole KOR) en 1976. Poste aktiva ano de Solidarność, sed dum la armea potenco li estis internita, poste li partoprenis en la diskutoj kun la komunista registaro.

De 1989 ĝis 2001 li estis parlamentano. En la registaro de Tadeusz Mazowiecki li estis ministro pri laboraj aferoj. Li estis ano de la Unio de la Libereco (liberalisma Partio).

Jacek Kuroń estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.