James L. Brooks

James Lawrence BROOKS (naskita la 9an de majo 1940 en North Bergen Township, Nov-Ĵerzejo, Usono) estas usona produktoro, scenaristo kaj kinoreĝisoro. Li estas plej konata pro televidserioj kiel The Mary Tyler Moore Show, La Simpsonoj, Rhoda, Taxi kaj The Tracey Ullman Show [1].

James L. Brooks
Oskar-premiito
Persona informo
Naskiĝo9-an de majo 1940 (1940-05-09) (83-jaraĝa)
en Broklino, Nov-Jorko
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materUniversitato de Novjorko • Weehawken High School vd
Infanoj4
Profesio
Okuposcenaristofilmproduktorofilmreĝisoroverkisto • televida produktoro • reĝisoro • produktoro vd
Aktiva enNov-JorkoLos-AnĝelesoUsono vd
Aktiva dum1965– vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

James L. Brooks kreskis en juda familio en Broklino, Novjorko. Lia kariero komenciĝis kiel scenaristo en CBS news en la periodo 1964 ĝis 1966. La rezulto de la periodo en ABS estis la televidserioj Room 222 kaj The Mary Tyler Moore Show. Ĉi-lasta rapide iĝis sukceso kaj lia kariero estis survoje.

Brooks komencis sian propran filmon kaj televidkompanion kiu produktis televidseriojn kiel ekzemple The Tracey Ullman Show kaj poste La Simpsonoj. La kompanio nomiĝas Gracie Films. Gracie Films ankaŭ produktas La Simpsons. En 1983, li gajnis Oskaron al la plej bona reĝisoro kun la filmo Terms of Endearment.

En februaro 2023, revuo Forbes publikigis ke Brooks, kune kun Matt Groening, vicigis kvina en la listo de "plej altpagitaj distristoj" por 2022 kun ĉirkaŭ 105 milionoj USD .

Elstara filmografio

Gracie Films

  • The Bright Side of Life (filmo, 1997) (reĝisoro)
  • Jerry Maguire (filmo, 1996) (produktoro)
  • Bottle Rocket (filmo, 1996) (produktoro)
  • Broadcast News (filmo, 1987 (reĝisoro)

Aliaj produktaĵoj

  • La Simpsonoj (televidserio, 1989-) (produktoro)
  • The Tracey Ullman Show (televidserio, 1987) (produktoro)
  • BIG (filmo, 1988) (produktoro)
  • Mary Tyler Moore (televidserio, 1970) (produktoro)
  • The Andy Griffith Show (televidserio, 1960) (produktoro)

Referencoj

Eksteraj ligiloj