Janez Potočnik

Janez POTOČNIK, naskiĝinta la 22-an de marto 1958 en Kropa, estas slovena politikisto. Li interalie estis membro de la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidis la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn scienco kaj esploro. Jam antaŭe li estis membro de la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004, kaj oficis en la Komisiono ekde la 1-a de majo 2004, kiam Slovenio iĝis membroŝtato de la Unio. En tiu Eŭropa Komisiono, li kune kun alia komisionano el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakon pligrandiĝo. Antaŭ la membriĝo en la Eŭropa Komisiono, li estis ministro de Slovenio pri eŭropaj aferoj. Janez Potočnik estas membro de la liberala partio de Slovenio.

Janez Potočnik
Persona informo
Naskiĝo22-an de marto 1958 (1958-03-22) (66-jaraĝa)
en Kropa
Lingvojslovenaangla vd
ŜtatanecoSlovenio (1991–)
Socialisma federacia respubliko Jugoslavio (–1991) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Ljubljano Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioLiberala Demokratio de Slovenio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoekonomikisto
politikisto
universitata instruisto
ministro Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoPolitiko, medio kaj ekonomiko Redakti la valoron en Wikidata vd
EU-Komisionano
por  Slovenio
Dum20042014
Antaŭulo
SekvantoVioleta Bulc
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Janez Potočnik