Jean Marchand

franca esperantisto

Jean MARCHAND [marŝan] (19-a de januaro 1905 en Mehun-sur-Yèvre – ?; ps. Marc Hand) estis franca esperantisto kaj ŝtatoficisto. Naskiĝis en Mehun-sur-Yèvre (apud Bourges). Estis sekretario kaj poste prezidento de la grupo de Vanves; helpsekretario de la Pariza grupo kaj de la Pariza federacio; sekr. de la „Verda Kato“; helpsekr. de la LKK por la XXIV-a UK. Senlace laboris kaj propagandis.

Jean Marchand
Persona informo
Naskiĝo19-an de januaro 1905 (1905-01-19) (119-jaraĝa)
LingvojEsperanto
ŜtatanecoFrancio
Okupo
Okupoesperantisto
vdr