Jeremy Rifkin

usona ekonomikisto

Jeremy Rifkin (Denver, Usono, la 26-an de januaro 1945) estas ekonomikisto, socia teoriulo, politika konsilisto kaj aktivisto. Li verkis pli ol 20 librojn pri la efiko de sciencaj kaj teknologiaj novigoj sur la ekonomio, la medio kaj la laboro. Li estis la elpensinto de la termino Tria Industria Revolucio, kio signifas, ke la kapitalisma sistemo finiĝas kaj nova epoko ekestas. La Tria Industria Revolucio, kiel plano por la estonteco, estis akceptita de la Eŭropa Parlamento en 2007 kaj estas efektivigita de diversaj fakoj de la Eŭropa Komisiono[1].

Jeremy Rifkin
Persona informo
Naskiĝo26-an de januaro 1945 (1945-01-26) (79-jaraĝa)
en Denvero
Lingvojangla
ŜtatanecoUsono
Alma materLernejo Wharton • The Fletcher School of Law and Diplomacy • Morgan Park High School
Okupo
Okupoekonomikistosociologoverkisto • universitata instruisto • prognostician • politikologo • publikigistofilozofo
VerkojEntropy: A New World View
The End of Work
The European Dream
The Empathic Civilization
The Third Industrial Revolution
sen valoro
vdr

Li estas konvinkita, ke preskaŭ ĉiuj produktoj baldaŭ estos produkteblaj kun preskaŭ nulaj kostoj pro nova teknologio, kun gravaj konsekvencoj por la ekonomio. Krome ĉiuj homoj kundividos energion unu kun la alia pere de 'energia interreto' kiel ni jam nun faras kun informojn.

En 1974, Rifkin organizis amaskunvenon kontraŭ la petrolaj kompanioj de Boston. Kampanjanoj ĵetis malplenajn petrolajn barelojn en la havenon por protesti pri la altiĝo de la benzinaj prezoj kiel rezulto de la OPEC-embargo[2]. En 1978 li fondis la Fondumon pri Ekonomiaj Tendencoj (FOET), organizaĵo kiu okupiĝas pri ekonomio kaj klimata ŝanĝo .

Verkisto kaj aktivisto

Li estis unu el la fruaj kritikistoj de la emerĝinta bioteknologio kaj verkis libron pri ĝi en 1977: Who Should Play God? Precipe li priskribas la etikajn kaj ekonomiajn implicojn de ĉi tiu teknologio[3]. Ankaŭ la libro The Biotech Century (La Bioteknologia Jarcento), kiun Rifkin publikigis en 1998, temas pri bioteknologio.

En 1981 li publikigis la libron Entropy: A New World View (Entropio: Nova Rigardo sur la Mondo), en kiu li argumentas, ke la homaro malŝparas naturajn rimedojn je kreskanta rapideco kaj, se tio tiel daŭrigos ĝi kondukos al la fino de nia civilizo. Ok jarojn poste (1989), li kunvenigis klimatsciencistojn kaj naturmediajn aktivistojn el 35 landoj en Vaŝingtono DC por la unua kunveno de la Global Greenhouse Network (reto de organizaĵoj kontraŭ forcejaj gasaj)[4].

En 1993, Rifkin lanĉis la Beyond Beef Campaign, koalicion de ses naturmediaj organizaĵoj, inkluzive de Greenpeace kiu alstrebas redukton de bovovianda konsumo je 50%. La argumento estis ke la efiko de emisioj de metano fare de bovinoj estas multfoje pli granda ol tiu de karbona dioksido. Iuj kritikis la aŭtoron pro tio ke la libro volus kredigi ke la viando-industrio estas la ĉefa kulpulo de, inter aliaj, la tutmonda varmiĝo, ŝtopitaj arterioj kaj malsato en la Tria Mondo." [5]

Alia rimarkinda libro estis The End of Work (La Fino de Laboro) el 1995, kiu jam atentigis pri la danĝeroj de aŭtomatigo kaj la rezultanta perdo de laborpostenoj.

Ankaŭ en la nova jarcento, Rifkin daŭre publikigas novajn enrigardojn, kiujn laŭ li meritas pli larĝan publikon. Kiel sia libro The Hydrogen Economy (La hidrogeno-ekonomio) el 2001, en kiu li alvokas politikistojn kaj en Usono kaj en Eŭropo, uzi la pli daŭreblan hidrogengason.

En 2004 li verkas European Dream (Eŭropa revo). En tiu ĉi libro Rifkin priskribas la diferencojn inter la eŭropaj valoroj kaj tiuj de Usono. Por Rifkin, la "usona revo" estas anstataŭonta de "eŭropa revo", kiu pli respektas homojn kaj la naturmedion[6]. Laŭ Rifkin, Eŭropo ŝajnas adopti la plej bonajn praktikojn de la usona kaj azia alproksimiĝoj al mondaj problemoj[7].

Kritiko

Kiam la revuo Time publikigis negativajn respondojn de sciencistoj (precipe genetikistoj) en 1989, la revuo nomis lin la plej malamata homo en la scienco[8].

Verkaro (selekto)

  • Entropio: Nova Mondovizio (1980)
  • La Fino de Laboro (1995)
  • La Ekonomio de Hidrogeno (2002)
  • La Eŭropa Revo (2005);
  • La Empatia Civilizo (2010)
  • La Tria Industria Revolucio (2011)
  • The Zero Marginal Cost Society (2014): pri la interreto de aĵoj, pri kunlaboraj komunaĵoj kaj la eklipso de kapitalismo (2014)

Ekstera ligilo

angle Oficiala retejo de Jeremy Rifkin

Noto kaj referencoj

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Jeremy Rifkin en la nederlanda vikipedio, listo de aŭtoroj.