Jim Webb

James Henry WEBB, Jr., neformale Jim WEBB (n. la 9-an de februaro 1946), estas usona politikisto kaj verkisto. Li servis kiel membro de la usona Senato el Virginio (2007-2013), kaj je la 2-a de junio 2015 li anoncis sian kandidatiĝon por la demokrata nomumo por Prezidento de Usono en la balotado de 2016. [1] Li ĉesis kampanji en la antaŭbalotado je la 20-a de oktobro 2015, dirante ke li malkomfortiĝas pri multaj el la politikaj starpunktoj de la partio.[2] Li nun pripensas la eblecon[3] kampanji kiel senpartia prezidenta kandidato.[4]

Jim Webb
Persona informo
Jim Webb
NaskonomoJames Henry Webb
Naskiĝo9-an de februaro 1946 (1946-02-09) (78-jaraĝa)
en Sankta Jozefo
Lingvojanglavjetnama vd
LoĝlokoVirginio vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materUniversitato de Suda Kalifornio • Georgetown University Law Center • Usona Mararmea Akademio • Bellevue East High School • De La Salle College, Belfast vd
PartioDemokrata Partio vd
Familio
PatroJames Henry Webb vd
Edz(in)oHong Le Webb • Barbara Samorajczyk • Jo Ann Krukar vd
Infanoj5
Profesio
Okuposcenaristopolitikistoverkistooficiroadvokatohistoriisto • romanisto • ĵurnalisto vd
Aktiva enVaŝingtono vd
Aktiva dum1968– vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Oficiala portreto kiel senatano de Virginio, 2007?

Pli frue en sia vivo, Webb estis oficiro en la Marista Infanterio dum la Vjetnama Milito, poste Asista Ministro pri Defendo por Rezervistaj Aferoj (1984-1987) kaj Ministro de la Mararmeo (1987-1988) dum la prezidentado de Ronald Reagan.

Li verkis plurajn romanojn kaj plurajn aliajn librojn, krom ĵurnalismajn kaj kinofilmajn verkojn diversajn. Li parolas la vjetnaman lingvon.

Referencoj