Johann Friedrich Schönemann

Johann Friedrich SCHÖNEMANN (naskiĝinta la 21-an de oktobro 1701 en Krosno Odrzańskie, mortinta la 16-an de marto 1782 en Schwerin) estis germana teatrodirektoro kaj aktoro.

Johann Friedrich Schönemann
Persona informo
Naskiĝo21-an de oktobro 1704 (1704-10-21)
en Krosno ĉe la Odro
Morto16-an de marto 1782 (1782-03-16) (77-jaraĝa)
en Schwerin
TomboSchwerin
Lingvojgermana
ŜtatanecoGermanio
Okupo
Okupoaktoro • teatra aktoro • teatra reĝisoroteatrestro
vdr

Vivo

Schönemann unue en 1724 publike aperis en Hanovro aktorante kaj iĝis en 1730 membro de la trupo Neubersche Komödiantengesellschaft (de Friederike Caroline Neuber) antaŭ ol fondi propran societon aktoran en 1739. Ĝi unue ludis en Lüneburg, poste en Lepsiko - kie ĝin apogis Johann Christoph Gottsched -, pli malfrue ankoraŭ en Hamburgo, Vroclavo, Berlino, Braunschweig ekz. Inter 1750 kaj 1756 Schönemann deĵoris kiel kortega komedi-direktoro en Schwerin ludante ankoraŭ kelkfoje en Hamburgo. Retiriĝo lia fariĝis en 1757.

Graveco

Schönemann ege meritis pri la plibonigo de la teatra sceno. Li severe observis disciplinon kaj kutimojn de la aktoroj provante starigi interesajn ludplanojn. Li surscenejigis la francan komikan operon kaj kantoteatraĵojn. Baldaŭ li taksitis esti absoluta aŭtoritatulo enkondukinta morojn enteatrejajn kiuj validis en Germanujo ĝis la Franca revolucio de 1789.

Multaj elstaraj aktoroj lernis ĉe li, ekz.: Conrad Ekhof, Konrad Ernst Ackermann, Sophie Charlotte Ackermann.

Literaturo

  • Hans Devrient: Johann Friedrich Schönemann und seine Schauspielergesellschaft, Hamburgo 1895

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, p. 1-2 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj