John Updike

usona verkisto

John UPDIKE (naskiĝis la 18-an de marto 1932 en Shillington, Pensilvanio, mortis la 27-an de januaro 2009) estis usona verkisto.

John Updike
Persona informo
John Updike
Naskiĝo18-an de marto 1932 (1932-03-18)
en Reading
Morto27-an de januaro 2009 (2009-01-27) (76-jaraĝa)
en Danvers
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perpulma kancero vd
TomboRobeson Lutheran Church Cemetery vd
ReligioAnglikanismo vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materUniversitato Harvard • Ruskin School of Drawing and Fine Art • Governor Mifflin Senior High School • Harvard College vd
Subskribo John Updike
Familio
PatroWesley Russell Updike vd
PatrinoLinda Grace Hoyer vd
Edz(in)oMary Entwistle Pennington • Martha Ruggles Bernhard vd
InfanojElizabeth Updike Cobblah • David Updike vd
Profesio
Okupopoeto • verkisto • romanisto • eseisto • dramaturgoartokritikistoaŭtoro • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto vd
Aktiva dum1959– vd
Verkado
VerkojThe Witches of Eastwick vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
John Updike

Por realigi sian grandan revon, fariĝi aŭtoro de komiksoj, li studis literaturon en la Universitato Harvard kaj arton en la Oksforda Ruskin School of Drawing and Fine Arts. Post la studado li tamen fariĝis redaktoro de la ĵurnalo The New Yorker, ĝis kiam en la jaro 1957 li decidis fariĝi sendependa verkisto.

La verkaro de John Updike konsistas ĉefe el realismaj, ofte satiraj kaj socikritikaj romanoj kaj rakontoj, sed ankaŭ el eseoj, dramoj kaj poemoj. Dufoje li gajnis la Premion Pulitzer: en la jaro 1982 kaj 1991.

Listo de verkoj

  • The Carpentered Hen and other Tame Creatures (poemoj, 1958)
  • The Poorhouse Fair (romano, 1960)
  • Romanciklo Rabbit:
    • Rabbit Run (1960)
    • Rabbit Redux (1971)
    • Rabbit is Rich (1981)
    • Rabbit at Rest (1990)
  • Couples (romano, 1968)
  • A Month of Sundays (romano, 1975)
  • The Witches of Eastwick (romano, 1984 – ankaŭ filmigita)
  • Roger’s Version (romano, 1986)
  • Brazil (romano, 1994)